El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: uzado de plastaj sakoj reduktiĝis je 1,4 milionoj da tunoj

| 2016-02-17
Bookmark and Share

 

    La 16an de februaro raportisto informiĝis el la Departemento pri Resurs-ŝparado kaj Mediprotektado sub la Ŝtata Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, ke ekde la unua de junio 2008, kiam Ĉinio komencis efektivigi la regularon pri limigo de plastaj sakoj, la uzado de plastaj sakoj en superbazaroj kaj magazenoj reduktiĝis je pli ol du trionoj. La totala redukto kalkuliĝis al 1,4 milionoj da tunoj da plastaj sakoj, la ekvivalento de 8,4 milionoj da tunoj da petrolo aŭ 12 milionoj da tunoj da norma karbo. Tio signifas malpliiĝon de karbon-dioksida emisio je 30 milionoj da tunoj.

 

    Antaŭ la efektivigo de la regularo, en 2007 Ĉinio konsumis milionon da tunoj da plastaj sakoj, la ekvivalento al ses milionoj da tunoj da petrolo, kaj la troa konsumo rezultigis "blankan poluadon". En la fino de 2007 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis koncernan regularon por solvi la demandon en du flankoj: limigo de produktado, vendo kaj uzo de plastaj sakoj dikaj je malpli ol 0,025 mm; kaj pago por plasta sako en ĉiuj vendejoj.

 

    Dum la efektivigo de la regularo oni renkontis kelkajn malfacilaĵojn, ekzemple malsamaj opinioj de la publiko kaj alta kosto de anstataŭaĵo. Koncerna respondeculo de la departemento diris, ke ili esploras efikajn rimedojn por stimuli disvolvadon de la industrio de malkomponebla plasto kaj akceli klasifikon kaj recikligon de rubaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments