El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sichuan-a opero prezentita en la Muzeo de Londono

| 2016-02-15
Bookmark and Share

    La 13-an de februaro laŭ la loka tempo okazis en la branĉo en Docklands de la Muzeo de Londono prelegoj kaj diversaj aliaj programeroj pri la ĉina klasika opero el la provinco Sichuan, alportante al londonanoj feliĉan etoson de la Printempa Festo.

 


Knabino portas ĉapelon de aktoro de Sichuan-a opero.
 

    Shen Tiemei, prezidantino de la Teatro de Sichuan-a Opero en Chongqing, klarigis la historion de la opero, diversajn rolojn kaj iliajn vestojn kun malsamaj stiloj. Poste, oni prezentis klasikajn operajn programerojn, kiuj tre plaĉis al la spektantoj.

 


Knabo imitas gestojn kaj movojn de Sichuan-a opero.
 

    Shen kun membroj de sia grupo jam faris prezentadon en diversaj urboj kiel Novjorko kaj Toronto, sed estis la unua fojo, ke ili faras tion en Londono. Ŝi diris, ke la ĉi-foja prezentado de la Sichuan-a opero havas grandan signifon por la disvastigo de la ĉina kulturo. Shen aldonis ankaŭ, ke la reprezentiĝo de kultura heredaĵo el Sichuan aldonis plian koloron al la riĉa kultura repertuaro de Londono.

 


Ĉinaj aktoroj de Sichuan-a opero prezentas programeron.
 

    Por celebri la tagon de la Printempa Festo, la muzeo okazigis ankaŭ aranĝojn pri paper-tranĉa arto, kaligrafio kaj dancoj de ĉinaj nacimalplimultoj. Ili ĉiuj altiris multajn londonajn familiojn.

 

    Max Ferras, londonano ĉeestinta tiujn aranĝojn kun sia 3-jara filo, diris, ke ili tre interesiĝas pri diversaj kulturoj, kaj tiu de Ĉinio ludas gravan rolon en Londono. "Ni venis por scii kiel oni celebras la Printempan Feston en Ĉinio. Aranĝoj pri la festo en tia konata loko kia tiu ĉi muzeo estas bonvenaj ĉar ili povas allogi pli multajn homojn."

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments