El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Xinxiang-a Esperanto-Asocio okazigis te-kunsidon antaŭ la Printempa Festo

| 2016-02-14
Bookmark and Share

Teksto kaj foto de Jin Jianxiong

 

 

    Posttagmeze de la 4a de februaro 2016, la Xinxiang-a Esperanto-Asocio okazigis te-kunsidon por festi la Printempan Feston, kiun ĉeestis 13 personoj, inkl. de estraranoj de la asocio, ĝiaj konsilianoj kaj aliaj membroj. S-ino Jia Rongxia, ĝenerala sekretario de la asocio, prezidis la kunsidon, kiu okazis en la lingvoj ĉina kaj Esperanta.

 

    S-ro Liu Jiahe, prezidanto de la asocio, prezentis la artan trupon de la Zhejiang-provinca Esperanto-Asocio, kiun li establis en la urbo Hangzhou. La trupo nun havas pli ol 120 membrojn, eldonis dum 10 jaroj pli ol mil ekzemplerojn da materialoj pri Esperanto kaj ricevis pli ol 50 diversajn premiojn. Li esperas, ke ankaŭ la Xinxiang-a Esperanto-Asocio starigos artan trupon kaj per ĝi diskonigu kaj disvolvu Esperanton. Dank' al klopodoj de sia vicprezidanto prof. Gao Qi, la Xinxiang-a Esperanto-Asocio sukcese okazigis la aktivadon por festi sian 30-jariĝon en 2015; membroj de la asocio uzas QQ, WeChat kaj aliajn platformojn por disvastigi kaj diskonigi Esperanton kaj rilatajn agadojn de la asocio.

 

    La kunsido finiĝis per kanto, danco kaj aliaj artaj programeroj. Finfine, la partoprenantoj faris komunan foton.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments