Kiam la vintro ekfiniĝas?
de Saed ABBASI
Mi venis al tiu ĉi mondo en la unuaj tagoj de la ĉevala jaro 1978. Sed kiel perso por atingi mian nacian iranan ĉevalon mi devis atendi plu tridek tri tagojn. Ĝis la printempa ekvinokso, 春分(Chunfen), la 21-a de marto 1978. En la kalendaro mia naskiĝdato staras inter du ĉevaloj: unu ĉina kaj la alia irana.
Malsamaj popoloj havas malsamajn temp-mezurilojn por paroli pri la sezonoj kaj la jaroj kaj por diri kiam ili komenciĝas aŭ finiĝas.
Nun en la plej malvarmaj tagoj de tiu ĉi jaro, kaj en la plej malvarmaj tagoj kiujn la ĉinaj termometroj en Ŝanhajo (kie mi loĝas) memoras, mi volas iom klarigi al vi la iranan senton pri komenco kaj fino de la vintro kaj ekapero de la printempo.
Mia celo estas prezenti la iranan printempan feston al ĉinaj legantoj kaj kompari la senton de jarnoviĝo en Irano kun tiu en Ĉinio.
La komenco de la vintro por ni persoj estas la Jalda nokto, la plej longa nokto de la jaro, t.e. la vintra solstico. La samon ĉinoj povas vidi sur sia propra tradicia kalendaro kaj nomas ĝin 冬至 (dongzhi). Jalda en semidaj lingvoj (araba, hebrea, aramea, siria...) signifas naskiĝon. La antikvaj persoj kredis ke dum tiu nokto la lumo naskiĝis de mallumo. Kaj Jalda ĝuste estas naskiĝnokto de la suno laŭ la irana mitologio.
Laŭ la kredo de kristanoj Jesuo Kristo naskiĝis en iu nokto post Jalda. Pli poste kiam la Okcidento konvertiĝis al kristanismo kaj kiam oni kreis la gregorian kalendaron oni decidis ke en tiu proksima nokto oni festu Kristnaskon.
La vintra solstico por la norda hemisfero de la terglobo estas la nokto depost kiu la tagoj komencas pli kaj pli longiĝi. Dum la Jalda nokto persoj kutimas kolektiĝi en la domo de pli aĝaj parencoj, gepatroj, geavoj kune manĝi, kanti kaj festi. Por ni irananoj, la vintra solstico estas komenco de la vera vintro. Ĉi-jare mi ne povis esti ĉe miaj gepatroj dum la Jalda nokto. Ankaŭ mi ne povis viziti amikojn en Irano. En mia ne tiom varma ŝanhaja ĉambro mi nur sola kuŝis, legis kaj poste mi pasigis la plej longan nokton de la jaro frue endormiĝinte.
Dum la sama tempo la irananoj en mia lando ĝoje festis la nokton manĝante sekigitajn fruktojn, ruĝajn grenatojn, kaj pecojn de melono kiuj estis bone konservitaj jam kelkajn monatojn por la manĝo kun familianoj ĝuste en la solstica nokto. Ili certe ekdormis tre malfrue tiunokte.
Laŭ la ĉina agrikulturista kutimo post la fino de la rikolta sezono pli kaj pli malvarma vento ekblovas kaj se malvarme pluvas aŭ neĝas kaj jen jam estas la vintro. Aliflanke depost Dongzhi oni ankoraŭ devas fiksrigardi al la luno por du sinsekvaj monatoj atendante la alvenon de la Ĉina Printempa Festo, 春节(Chunjie) kiu dependas de la agrikultura luna kalendaro kaj ne estas fiksita ĉiujare.
La irananoj dume devas atendi plu tri monatoj post la Jalda nokto por la irana Printempa Ekvinokso 春分 (Chunfen) kiu ĉiam estas en la 20-a aŭ 21-a de marto. Jen la irana Noruz-festo kiun en la ĉina lingvo oni povas nomi 春分节(Chunfenjie).
La irananoj antaŭ la alveno de la nova jaro purigas siajn domojn. Oni aĉetas novajn vestaĵojn, fruktojn, nuksojn, dolĉaĵojn ktp por la festaj vizitoj…Poste en la vespero de la lasta mardo de la malnova jaro oni bruligas sekajn astragalojn sur la palacoj de urbetoj kaj vilaĝoj. Homoj transsaltas la fajron kantante kaj ĉirkaŭ la fajro dancas petante lumon, varmon kaj ĝojon de la fajro kaj bruligante malamon kaj kaj malĝojon en la flamoj por havi amplenan koron kiam la nova jaro nin atingas.
En la momento de la jareknoviĝo familianoj kolektiĝas ĉirkaŭ manĝotablo sur kiu troveblas fruktoj, dolĉaĵoj, spegulo, akvotasoj en kiu eta ruĝa fiŝo naĝas kaj ankaŭ de la libro de Korano kiuj simbolas benon de Dio.....post la atingo de la momento kiu estas reklamata per sonoj de tamburoj kaj sornaoj(唢呐) ĉiuj esperas bonan, sanan, feliĉan kaj prosperan jaron unu por la alia. Multaj varmaj brakumoj kaj multaj delikataj kisoj… kaj certe festodonacoj por junuloj. Iasence simile al la ĉina ruĝa koverto,红包(Hongbao).
Ofte la unua manĝo de la nova jaro konsistas el rizo, legomoj ka rostita fiŝo. La fiŝo simbolas ekfinon de la malnova jaro kaj glatan iron de aferoj venontaj en la nova jaro. Ĉina proverbo respegulas la ideon: "年年有鱼". Ni ne forgesu ke Noruz-festo okazas en la fino de la astrologia zodiako de fiŝo(雙魚宮).
Por ni persoj la nova jaro ne komenciĝas en la dekdua horo de la lasta nokto de la malnova jaro. Laŭ la irana astronomia kalkulo la jaro longas 365 tagojn, 6 horojn, kelkajn minutojn kaj kelkajn sekundojn. Do la ĝusta momento de eknoviĝo de la jaro estas ĉiujare kalkulata pere de profesiaj astronomiistoj kaj rezulte en malsamaj jaroj la familianoj kolektiĝas ĉirkaŭ novjara manĝotablo en malsamaj horoj de la tago, alivorte ĉiuj irananoj kiuj festas la iranan novjaron, festas ĝin en sama momento en ĉiuj landoj de la mondo. Ofte en la momento de jarnoviĝo oni ne povas facile telefoni al parencoj eksterlande. ĉiuj telefonlinioj estas okupataj pere de irananoj….
La astronomie kakulebla ekvinokso estas momento en kiu la suno trapasas la ĉielan ekvatoron. Signife ke en la punkto de ekvinokso la unua tago de la nova jaro estas egale longa de la unua nokto de nova jaro. Ambaŭ ĝuste dekdu horoj nul minuto kaj nul sekundo teorie. Post Noruz irananoj por 13 tagoj ĝuas printempan ripozon plenan de vizitoj al parencoj, vojaĝoj kaj ludoj.
Kompreneble ŝtataj kaj registaraj laboroj ne povas halti tiom longe. Do ofte bankistoj kaj ŝtataj oficistoj en ministrejoj kaj ŝtataj organizaĵoj post unu semajno devas ree eklabori. Sed neŝtataj firmaoj, komercistoj de bazaro, lernantoj, universitataj studentoj, instruistoj kaj akademiaj profesoroj povas ĝui feriojn por unu plia semajno. Entute dek tri tagoj.
En la dektria tago de la nova jaro iranaj familioj ne plu restas en la domoj. Ili eĉ ne vizitas unu la alian ene de kvarmuraj ĉambroj. Por forigi malbonŝancon de siaj domoj kaj familianoj, oni kune kun amikoj kaj parencoj fuĝas al la brakoj de la naturo. Iuj grimpas monton, iuj iras al la marbordo aŭ pasigas la tagon ĉe riveroj, ekskursas al dezerto aŭ proksima arbareto...en la pli grandaj urboj homoj iras al la ĝardenoj aŭ publikaj parkoj celante enspiri freŝan printempam brizon kaj ĝui la ĵus renaskigitan naturon. En la 13-a tago homoj estas gastoj de la naturo kaj ilia donaco estas freŝa odoro de floroj kaj burĝonoj. La koloroj verdaj kaj ruĝaj kaj blankaj. Bruo de ludantaj infanoj aŭdeblas ĉie.
Ĉinoj kaj persoj malsamtempe festas sian novjaron. Sed la jarnoviĝo por ambaŭ signifas adiaŭi forflugantajn vintrajn tagojn kaj eksaluti al pli varmaj florplenaj momentoj de la alvenonta printempo. Kaj nun nur kelkajn tagojn antaŭ la printempa festo "Feliĉan novjaron!" mi diras al vi, miaj karaj ĉinaj legantoj.
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat