El Popola Ĉinio>头条新闻>

Biletprezo de la ŝanhaja Disneyland-parko estas plej malalta en Azio

| 2016-02-05
Bookmark and Share

 

    La 16an de junio oficiale malfermiĝos Disneyland-parko en Ŝanhajo. La 2an de februaro ĝi anoncis, ke oni komencos vendi enirbiletojn en la 28a de marto. La bileto por ordinaraj tagoj kostas 370 juanojn (ĉ. 6.5 juanoj egalas al unu usona dolaro); kaj tiu por pintaj tagoj, ekzemple festoj, semajnfinoj kaj someraj ferioj, kostas 499 juanojn. Raportisto el la ĵurnalo Globa Epoko trovis, ke la ŝanhaja prezo estas relative malalta kompare kun tiuj de Hongkongo kaj de Japanio.

 

    La bileto de la hongkonga Disney-parko kostas 539 hongkongajn dolarojn (ĉirkaŭ 454 juanoj). Ĉar la parko okupas la areon de nur 126 hektaroj, ĝi estas nomata "la plej malgranda Disney-parko en la mondo". La raportisto kelkfoje vizitis tiun parkon en Hongkongo, kaj trovis, ke oni devas atendi 50 minutojn por iuj amuzludiloj, kaj ne povas trovi sidlokojn en restoracioj. Tio montras la mankon de ekipaĵoj en la parko.

 

    La tokia Disneyland-parko situas en Urayasu de Chiba. La prezo estas 6 900 enoj (ĉirkaŭ 380 juanoj). Infanoj, lernantoj kaj maljunuloj ĝuas rabatojn. La bileto por vizito post la 18a horo kostas 4 200 enojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments