El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ankaŭ tuj alvenos la Tibeta Novjaro

| 2016-02-03
Bookmark and Share

 

    Pro tio, ke tuj alvenos la Printempa Festo (la 8-a de februaro) kaj la Tibeta Novjaro (la 9-a de februaro), la palaco Potala kaj la urbo Lasao estas bele ornamitaj, kaj la tutan urbon regas festa etoso.

 

 

    La Tibeta Novjaro estas tradicia festo de tibetanoj. Inter la tibeta kalendaro kaj la tradicia luna kalendaro de Han-nacio estas iuj diferencoj. Normale la dato de la tibeta festo estas pli malfrua ol tiu de la Printempa Festo, sed ankaŭ povas fariĝi pli frua aŭ samtempa. Laŭ koncernaj dokumentoj, materialoj kaj rezultoj de esploradoj en- kaj eksterlandaj, antaŭ la stariĝo de la Tibeta Imperio jam ekzistis diversaj kalendaroj inter tiamaj tibetanoj. Tiuj diversaj kalendaroj havis la elementojn de la luna aŭ suna kalendaroj, kaj certe ili estis nur naturaj kalendaroj. En 1027, oni ekuzis la nunan tibetan kalendaron.

 


Artaĵoj el butero de gruntbovo

 

    Krome, estas la popola diro, ke antaŭ la dinastio Tang (618-907) tibetanoj kalkulis la jaron laŭ la maturiĝo de hordeo. Poste, pro la interŝanĝado de la kulturoj de hanoj kaj tibetanoj, la lasta akceptis la kulturon de meza Ĉinio, inkluzive de ĝia kalendaro. Pro tio ĝis nun tibetanoj preskaŭ samtempe festas sian novjaron kiel hanoj.

 


Artaĵoj el butero de gruntbovo
 


Artaĵoj el butero de gruntbovo
 

    Dum la festa periodo, sur palaco aŭ herbejo oni dancas en rondo, infanoj eksplodigas petardojn, kaj Tibeto restas en etoso de ĝojo kaj paco. Kaj por la festo nemankigeblas la farado de artaĵoj el butero de gruntbovo. Tibetanoj kutimas tributi tian buteron al temploj. Oni enmetas kolorojn en buterpecojn kaj knedas ilin en diversajn formojn de budhoj, homoj, kreskaĵoj, bestoj kaj tiel plu.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments