El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj fanoj donacis tablokalendaron al Park Geun-hye okaze de ŝia naskiĝtago

| 2016-02-03
Bookmark and Share

 

    La 1-an de februaro la sud-korea ĵurnalo Dong-A raportis, ke sud-korea prezidento Park Geun-hye skribis en facebook la 30-an de januaro, ke ŝi kore dankas la zorgon kaj amon de ĉinaj fanoj. Ŝi aperigis ankaŭ la foton pri la de ili donacita tablokalendaro.

 

    La 2-a de februaro estis la 64-jara naskiĝtago de Park Geun-hye. Tiu-okaze la Geun-hye-a Alianco, klubo de ĉinaj fanoj, donacis al ŝi tablokalendaron kun ŝiaj fotoj.

 

 

    La raporto diras, ke la 64-paĝa tablokalendaro konsistas el fotoj de Park Geun-hye pri ŝia partopreno en diversaj aktivaĵoj, benoj de ĉinaj fanoj al ŝi, karikaturoj pri ŝi kaj poemoj verkitaj de ŝi. Tiuj fanoj nomis ŝin "onklino". Ili skribis, ke kvankam tiu donaco estas neperfekta kaj iom infaneca, tamen ili esperas, ke ŝi ĝojos en la momento ricevi la donacon.

 

    La fan-klubo Geun-hye-a Alianco kun 23 mil membroj fondiĝis en julio 2013. Ĝi donacis al Park Geun-hye tablokalendaron kun bildoj el magazinoj pasintjare ankaŭ okaze de ŝia naskiĝtago.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments