El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cent simioj brulmarkitaj sur botelkukurbo

| 2016-02-02
Bookmark and Share


La 1-an de februaro Zheng Xiaoliang prezentas la de li faritan "cent simioj sur botelkukurbo".
 

    Pro la tuj alvenonta Printempa Festo, Zheng Xiaoliang finis brulmarki cent simiojn sur botelkukurbo en la urbo Hefei de la provinco Anhui en suda Ĉinio. Li estas heredanto de la loka brulmarka arto sur botelkukurbo agnoskita kiel provinc-nivela nemateria kultura heredaĵo. La artaĵo kun la longeco de 50 centimetroj kaj la diametro de 23 centimetroj postulis de li duonan monaton. Per tiu prilaborita botelkukurbo li celas esprimi bondeziron por la Jaro de Simio.

 


Zheng Xiaoliang prilaboras sian verkon.
 

    La brulmarka arto portas ankaŭ la nomon glada arto, ĉar oni brulmarkas bildojn sur objektoj per gladilo aŭ lutilo. Tia "pentraĵo" estas tavolplena kaj tonriĉa kun tridimensieco, ĝi ŝajnas bruna skizo kaj presitan bildon de ŝtongravuraĵo. Pro tio, ĝi povas havigi al si samtempe la stilon de tradiciaj ĉinaj tuĉpentraĵoj kaj precizecon de eŭropaj skizoj.

 


Zheng Xiaoliang prilaboras sian verkon.
 

    La artaĵo el botelkukurbo havas longan historion ekregistritan en la dokumentoj de la dinastio Ming (1368-1644). Botelkukurbo havas elegantan formon, kaj ĝia milda kaj paciga beleco estas natura. Tiamaj popolaj artistoj uzas gladilon aŭ lutilon kiel penikon, kaj laŭ la stilo de la antikva ĉina pentrarto, kreadis homfigurojn, pejzaĝojn, bestojn kaj aliajn sur la ŝelo de kukurbo ligne glata kaj malmola. La bildoj havas la tavolojn karbiĝintan, nigran, brunan, flavan kaj blankan, kvazaŭ tuĉitaj sur papero.

 


Zheng Xiaoliang prilaboras sian verkon.
 

    La malhele flava koloro de botelkukurbo estas kvazaŭ tiu de antikva papero. La verkaĵoj imite al famaj pentristoj brulmarkitaj sur la botelkukurbo havas fluajn skizojn kaj vivplenajn formojn. La brulmarka arto faras ordinaran kukurbon artaĵo el legomo, kaj ĝi estas jam folklora verko kun natureco kaj eleganteco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments