El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inteligenta subvesto sentiva

| 2016-02-02
Bookmark and Share

 

    Kio okazos, kiam la tradicia profesio alfrontas inteligentan teknikon? Lastatempe la teknika firmao Moonsmimi lanĉis inteligentan mamzonon, la unuan en Ĉinio, kiu povas pozitive reagi al donitaĵoj. Ĝi povas ne nur registri la nombron de korbato, korpan temperaturon kaj la nombron de paŝoj, sed ankaŭ reagi al malsamaj emocioj de virinoj.

 

    Ĝia sensora ico estas la plej maldika inter tiuj de la sama tipo. Ĝia modelgrupo estas granda kiel unu-juana monero kaj dika kiel du unu-juanaj moneroj (cirkaŭ 4,2 mm), tiel ĝi ne malaltigas la komforton de subvesto. La materialo de ĝia sensilo estas medi-amika kaj konforma al la sekureca normo de la Norda Ameriko kaj al tiu de la Eŭropa Unio.

 

    Ĝenerala direktoro de la firmao Jin Yuliang diris, ke plejparto de surhaveblaj ekipaĵoj en la merkato kolektas bazajn donitaĵojn, tamen ili ne kapablas trakti la donitaĵojn nek pozitive reagi al ili. La avantaĝo de tiu ĉi inteligenta subvesto estas, ke ĝi havas aŭtogenan aplik-algoritmon, kaj povas amplekse taksi la sanstaton kaj emocion de la uzanto kaj reagi al ili. Informiĝinte pri nenormalo de la uzanto, la ekipaĵo povas ankaŭ pozitive reagi kaj helpi la uzanton solvi iujn problemojn krom raporti la problemojn al la uzanto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments