El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia partopreno en KS-34 (I) - ĉu "avo" inter multaj "genepoj"?

| 2016-02-01
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    En la fino de decembro 2015 mi vizitis Koreion (pli precize temas pri la Korea Respubliko, sed ĉi-sube mi ĉiam uzos la vorton Koreio). La celo? Partopreno en la 34-a Komuna Seminario de Orientaziaj Junularoj (KS). En la 1980-aj jaroj mi plurfoje partoprenis tiun ĉi seminarion, sed delonge ne plu, ĉar mi nuntempe tute ne estas junulo. Sed en 2013 KS okazis en Pekino, kaj preskaŭ ne eviteble mi envolviĝis en ĝia organizado, tiel ke en mi reviviĝis intereso pri tiu ĉi junulara aranĝo.

 

    Revidiĝo kun malnova amikino...

 

    La sperto denove malkovri KS-on estis kvazaŭ revidiĝo kun malnova amiko aŭ amikino. Sed okaze de KS mi vere malkovris malnovan amikinon! Temas pri Granda aŭ O Gisuk, esperantistino el Busan. La lastjara KS okazis ĝuste en Busan, kaj do kiam mi decidis partopreni ĝin, la unua afero, kiu venis en mian kapon, estis ŝia farto.

 


Mi kaj Granda ĉe la plaĝo Haeundae
 


Granda (meze) dum la vizito al Japanio en 1988
 

    Mia memoro jam fariĝis tute nebula, sed poste Granda mem precizigis, ke ni ekkonis unu la alian okaze de la 6-a KS en Imazu, Shiga, Japanio en 1987. Ŝi diris ankaŭ, ke mi helpis ŝin tuj post tiu KS, kiam ŝi vojaĝis kelkajn tagojn en Tokio. Mi ne tre bone memoras tiujn detalojn, sed estas certa, ke okaze de la 79-a Universala Kongreso en Seulo, en 1994, ni renkontiĝis por la lasta fojo. Do pasis jam 21 jaroj...

 

    Kontaktante la organizantojn mi antaŭ ĉio demandis ilin: "ĉu Granda ankoraŭ estas en Esperantujo?" Estis granda ĝojo aŭdi, ke ŝi ja ankoraŭ estas esperantistino. Pli poste ŝi mem skribis al mi, ke ŝi venos al la flughaveno por akcepti min. Tio estis tute ne atendita kaj des pli ĝojiga por mi. La revidiĝo kun ŝi estis la plej ĝojiga afero de tiu ĉi KS. Vespere de la 25-a de decembro, mi renkontis Grandan, kiu atendis min ĉe la flughaveno de Busan kune kun sia edzo. Ni veturis al ilia hejmo per aŭto ŝoforata de la edzo kaj tiunokte ĉe ili mi gastis.

 

    ... kaj kun la pasinteco

 

    Mi ankoraŭ konservas kaj eĉ portis al Pekino unu foton el 1988, kiam mi vizitis Koreion por la unua fojo. Parenteze tio estis la jaro, kiam la someraj Olimpikaj Ludoj okazis en Seulo. En tiu jaro la 7-a KS okazis en Pohang, Koreio, kaj survoje al tiu aranĝo mi unue atingis Busan. La foto, kiu restas ĉe mi, estis farita en la Dong-a Universitato, kie siatempe funkciis Esperanto-klubo.

 


En tiu ĉi foto el 1988 mi estas plej maldekstre en la unua vico, Kim Seong-il la tria de dekstre en la dua vico.
 


Renkontiĝo post 27 jaroj: Kim Seong-il plej dekstre, apude lia edzino, kun kiu li konatiĝis per Esperanto.

 

    La 26-an de decembro unu el la gestudentoj tiam fotitaj kun mi, Kim Seong-il, afablis veni por renkonti min kaj kunmanĝi. Kompreneble estis Granda, kiu rekunigi nin trans multaj jaroj, kiuj pasis. Ni devis iom peni por rekoni unu la alian, sed ja estis la samaj homoj malgraŭ multe da fizionomiaj ŝanĝiĝoj okazintaj.

 

    "Avo"-sperto ankaŭ ekster KS

 

    Tiuj komencaj remalkovroj de la pasinteco ŝajne difinis la ĉefan tonon de miaj KS-spertoj. Inter la partoprenantoj en KS ĉiam estas nejunuloj, pliaĝaj homoj (espereble tamen ne pliaĉaj), kaj en Busan ankaŭ mi estis unu el ili. Laŭ la reala kalkulo junaj partoprenantoj de KS povus esti miaj gefiloj, sed mi foje eĉ sentis min "avo", ĉar Midori aŭ Phương Bùi el Vjetnamio baptis min per la titolo de "ojiisan", kiu signifas avon en la japana lingvo. Cetere ŝia karesnomo Midori estas japana vorto kaj signifas verdon.

 


Interparolas la japana "avo" kaj la vjetnama "nepino".
 

    Do mi, la "avo" de la ĉi-foja KS (mi uzurpas tiun ĉi titolon sen peti permeson de LKK!), multe filmis la aranĝon kaj verkis tekston surbaze de kiu mia kolegino Revon kompilis belan videoraporton, sed mi devas konfesi, ke iuj gravaj partoj de KS ne estis filmitaj de mi, ĉar mi en unu posttagmezo devis esti for de la seminariejo. Fakte, posttagmeze de la 28-a de decembro mi iris al la redakcio de la tagĵurnalo Busan Ilbo, la plej prestiĝa loka ĵurnalo, dank' al la aranĝo de Ombro aŭ Jang Jeong-yeol.

 

    Surprize, survoje al tiu ĵurnalo, en metroo okazis alia "avo"-sperto. En nia trajno estis maljunulino kun sia nepo, knabo-bebo, al kiu mi faris diversajn strangajn mienojn por ĝojigi lin. Sed la rezulto estis negativa. Miaj strangaj mienoj estis tiom efikaj, ke li ... ekploris! Lia avino provis kvietigi la nepon, kaj evidente volis diri, ke mi estas homo tute bona kaj sendanĝera. Sed miaj oreloj ne preterlasis la vorton, kiun ŝi uzis en la korea: tiu ĉi "harabeoji"... ankaŭ ĉi tie temis pri avo!

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments