El Popola Ĉinio>头条新闻>

Zika propagiĝas en pli ol 20 landoj

| 2016-01-29
Bookmark and Share

 

    La 27an de januaro respektive en Danio kaj Svislando estis unuafoje raportita kazo de infektito de la viruso Zika. Tiel la viruso propagiĝas en Eŭropo.

 

    La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke unika tropika klimato, densa loĝateco en urboj, postiĝintaj sanitaraj kondiĉoj kaj aliaj faktoroj rezultigis reproduktiĝon de moskitoj, kaj tio kaŭzis eksplodon de epidemio de Zika en Brazilo. Poste la viruso disvastiĝis al pli ol 20 landoj en Ameriko. La Monda Organizaĵo pri Sano avertis ĉi-semajne, ke la viruso Zika plejeble disvastiĝos al ĉiuj amerikaj landoj krom Kanado kaj Ĉilio.

 

    Eŭropaj kazoj vizitis Amerikon

 

    La 27an de januaro dana mediato raportis, ke iu hospitalo en la orienta urbo Aarhus konfirmis, ke junulo, kiu vojaĝis al Centra kaj Suda Ameriko, estis infektita je Zika. Tamen la junulo estas en stabila stato, kaj espereble resaniĝos baldaŭ.

 

    Samtage la Svisa Federacia Oficejo de Publika Sano konfirmis, ke du svisaj civitanoj, revenintaj el Haitio kaj Kolombio, estis infektitaj je Zika. Feliĉe, ke ili ne estas gravedulinoj, tial ili ne bezonas enhospitaliĝi pro malgrava malsano.

 

    Minaco al gravedulinoj

 

    La viruso ne estas minaco al ordinaraj homoj, sed granda minaco al gravedulinoj, ĉar ĝi estas konsiderata kiel ĉefa kaŭzo de drasta disvastiĝo de mikrocefalo inter novnaskitoj en Brazilo.

 

    En Brazilo, plej grave influita de la epidemio, 4 180 kazoj estis raportitaj kiel suspektataj malsanuloj de mikrocefalo ekde la pasinta oktobro, el kiuj 49 mortis, kaj ok konfirmitaj malsanuloj de mikrocefalo kaj iliaj patrinoj estis samtempe infektitaj je Zika en laboratorio.

 

    Nun multaj landoj publikigis avertojn pri ĉi-rilata malsano, proponante precipe al gravedulinoj aŭ virinoj pretaj al gravediĝo singarde vojaĝi al Zika-trafitaj regionoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments