El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj turistoj povos senvize vojaĝi al Malajzio de marto ĝis decembro

| 2016-01-29
Bookmark and Share

 
    La 28-an de januaro malajzia ĉefministro Najib Razak anoncis en Putrajaya, administra ĉefurbo de Malajzio, ke por akceli disvolvadon de sia turisma industrio Malajzio kunkondiĉe permesos ĉinajn turistojn senvize viziti la landon de la 1-a de marto ĝis la 31-a de decembro.
 
    Publikigante la reviziitan planon pri la financa buĝeto en 2016 Najib diris, ke dum la supre menciita periodo ĉinaj turistoj povos resti en Malajzio 15 tagojn maksimume. Li ne parolis pri senvizaj kondiĉoj.
 
    Tio estas la nova politiko de Malajzio por altiri ĉinajn turistojn. Malajzia vicĉefministro Ahmad Zahid Hamidi diris, ke Malajzio esperas altiri 8 milionojn da ĉinaj turistoj ĉiu-jare dum la venontaj kvin jaroj kaj per tio enspezi 22.1 miliardojn da ringitoj ĉiu-jare.
 
    Zahid diris, ke ĉiu-jare 1.3 milionoj da ĉinaj turistoj vizitas Malajzion. Por altigi la nombron de ĉinaj turistoj al 8 milionoj oni devas ellabori racian projekton kaj fari efikan diskonigon. La pokapa elspezo de ĉinaj turistoj en Malajzio por manĝado, loĝado kaj aĉetado estas 3 345 ringitoj.
 
    Zahid diris ankaŭ, ke la enspezo de Malajzio dependas de vendo kaj prilaboro de petrolo. La falo de petrola prezo kaŭzis malaltiĝon de enspezo de la lando kaj malkreskon de ĝia ekonomio. Konsumado de turistoj ludos pozitivan rolon por antaŭenpuŝi la ekonomian kreskon.
 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments