El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tridimensiaj pentraĵoj de 19-jara hinda artisto

| 2016-01-26
Bookmark and Share

    Laŭ raporto de la brita ĵurnalo Daily Mail, 19-jara artisto Sushant Sushil Rane en Mumbai de Hindio faris seriojn da tridimensiajn pentraĵojn pri ordinaraj vivbezonaĵoj kun mirinda verŝajneco.

 

 

 
Jen fritita ovo kaj ĵus krevigita ovo pentritaj per la delikata flava koloro.

 

 

 
Jen arĝentaj manĝiloj pentritaj per la griza koloro.

 

 

 
Jen vitraj ampolo kaj glaso.

 

 
Ĉu vi povus diveni, ke tiu ĉi nigra iPhone estas pentrita sur papero?

 

 

 
Jen premplatigita ladskatolo kaj kolorriĉa rubik-kubo. Kiajn malsamecojn ili havas kompare kun tiuj reale ekzistantaj?

 

 
    Sushant Sushil Rane pentras ordinarajn ĉiutagajn objektojn sur papero per delikata pentrarto kaj utiligo de koloroj kaj lumoj. Pro trompiĝo de la okuloj, la pentraĵoj estas ege verŝajnaj. Nun li lernas en la kolegio Ramnarain Ruia. Li diris, ke antaŭ 6 jaroj li ekinteresiĝis pri tridimensiaj pentraĵoj kaj memlernis tiun pentrarton. Iam li pentris portretojn de famuloj per grafitaj kaj koloraj krajonoj. En la fino de 2015, li komencis pentri vivbezonaĵojn. Por li, kelkaj horoj estas bezonataj por finfari pentraĵon kontentigan.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments