El Popola Ĉinio>头条新闻>

Versparo por Printempa Festo sur la 650-jara urbmuro en Ĉinio

| 2016-01-25
Bookmark and Share


Senvualigo de la versparo
 

    La 24-an de januaro paro da longaj ruĝaj paperoj kun surskribita versparo aperis ambaŭflanke de la Suda Portego Zhonghua celebre al la 650-jariĝo de la antikva urbomuro de Nankino. Per tiu ĉi aktivaĵo oni celas ne nur celebri la alvenontan Printempan Feston, tradician ĉinan novjaron, kaj la 650-an naskiĝtagon de la urbmuro, sed ankaŭ subteni la kandidatiĝon de la urbomuro al la nomlisto de la Monda Kultura Heredaĵo.

 


Senvualigo de la versparo
 

    Tia versparo devenis de tabuloj faritaj el persika ligno kaj pendigitaj ĉe la pordo en la dinastio Zhou (de la 11-a jarcento a.K ĝis 256 a.K). Oni faris tion ĉar la ligno de persika arbo estas en ruĝa koloro, kaj la homoj de tiu epoko kredis ke la ruĝo estas bonaŭgura kaj forpelas malbonojn. En la dinastio Song (960-1279) la tabulon anstataŭis ruĝa paperpeco, kaj oni komencis skribi ion sur ĝi. La kutimo glui al pordo versparon skribitan sur ruĝa papero furoris en la dinastio Ming (1368-1644), kaj poste en la dinastio Qing (1644-1911) la nivelo de tiaj skribaĵoj multe altiĝis.

 

    Laŭ la konigo de la administranto de la antikva urbomuro, estas la unua fojo, ke oni pendigas tiajn ruĝpaperojn skribitajn por festo sur la urbomuro. Sume 9 paroj estas pendigitaj sur 8 pordegoj de la urbomuro.

 


La festa versparo unuafoje por la 650-jara urbomuro
 

    La urbomuro de Nankino estis konstruita en la dinastio Ming. Zhu Yuanzhang, la unua imperiestro de la dinastio Ming, finkonstruis ĝin dum 28 jaroj post 3-jara preparado. Tiam ĝi estis la plej granda urbomuro en Ĉinio kaj eĉ en la mondo. La nun restanta parto de la urbomuro longas je 25.1 kilometroj, kaj estas la plej granda, longa kaj bone konservata urbomuro en la tuta mondo. En novembro 2012 Nankino, kiel la lanĉinto de la projekto "Ĉinaj urbomuroj konstruitaj en la dinastioj Ming kaj Qing", eniris en la liston de la urboj, kiuj sin preparas por kandidatiĝi al la nomlisto de la Monda Kultura Heredaĵo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments