Irana ĵurnalo publikigis artikolon de prezidanto Xi

| 2016-01-22
Bookmark and Share

    Antaŭ la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Irano, la ĵurnalo Irano publikigis lian artikolon "krei belan estontecon de ĉina-iranaj rilatoj".

 

    Li diris, "Invitite de prezidento Hassan Rouhani, mi faros ŝtatan viziton al Irano kaj interŝanĝos opiniojn kun li pri profundigo de rilatoj inter la du landoj kaj pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj por levi la rilatojn al nova alto."

 

    Li rimarkigis, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Irano en 1971, la duflankaj rilatoj eltenis la provon de ŝanĝiĝema internacia situacio kaj ĉiam disvolviĝis sane kaj stabile. Li diris, ke dum la intertraktado pri la irana nuklea demando, Ĉinio admiris la promeson de Irano, ke ĝi ne disvolvos nuklean armilon, subtenis ĝiajn justajn rajtojn kaj interesojn kaj agnoskis la kontribuon de Irano al la atingo de la nuklea interkonsento.

 

    Li diris, "Estas longa distanco inter Pekino kaj Tehrano, tamen la longa distanco ne povas haltigi nin proksimiĝi unu al la alia kaj akceli duflankan kunlaboron nek povas malhelpi nian amikan komunikadon. Ni volas klopodi kun Irano por daŭrigi la spiriton de la Silka Vojo kaj krei belan estontecon de rilatoj inter la du landoj."

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments