Viziti Saudi-Arabion kun prezidanto Xi Jinping

| 2016-01-19
Bookmark and Share


La 21-an de junio 2008, tiama ĉina vicprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun tiama reĝo de Saudi-Arabio Abdullah bin Abdul-Aziz.
 

    Invitite de Salman bin Abdulaziz Al Saud, reĝo de Saudi-Arabio, la 19-an de januaro ĉina prezidanto Xi Jinping vizitos Saudi-Arabion. La 18-an de juanuaro en Riado, ĉefurbo de Saudi-Arabio, la suno arde brilis. En tiu bela tago la lando kun la etenditaj brakoj estis atendanta la honoran gaston el la malprosima orienta lando.

 

    Ĉinaj elementoj en Saudi-Arabio

 

    Kiam mi atingis hotelon de la urbo, jam estis la dua kaj duono post la noktomezo. Starante sur la balkono de tiu ordinara hotelo en la kvartalo Al Olayya Riyadh, mi vidis butikon de Lenovo. En tiu profundnokta kvieto la emblem-ŝildo de Lenovo aspektis tiel okulfrapa por mi.

 

    Tio estas la unua ĉina elemento, kiun mi vidis en la lando. Fakte nemalmultaj ĉinaj produktoj eniris en oridinarajn familiojn de Saudi-Arabio.

 

    Jam en la lastaj tagoj de novembro 2015 aŭtoj de la Pekina Aŭto-Grupo eniris en la merkaton de Saudi-Arabio. Post du monatoj eniris en la landon ankaŭ B-ray-aŭtoj de la Ĉina Geely-Grupo .

 

    En la plej granda ĉen-librovendejo JARIR de Saudi-Arabio, mi vidis la arablingvan libron "Ĉinio -- rakontoj pri la emerĝanta lando", kiu estas metita en tre facile videbla loko. Menciindas, ke la aŭtoro de la libro estas araba kuracisto Mansoob, kiu studis en Ĉinio dum kvin jaroj kaj nun laboras kiel kardi-ĥirurgo en la hospitalo de la Reĝa Universitato. Li Chengwen, ĉina ambasadoro en Saudi-Arabio, diris dum la gazetara konferenco okazinta en la pasinta novembro, ke la libro de d-ro Mansoob estas tre ampleksa kaj inform-riĉa, kaj ke en ĝi li traktas multajn temojn ekde la antikva ĉina civilizacio ĝis la Ĉina Revo, tiel ke ĝi certe helpos al arabaj amikoj pli bone koni Ĉinion.

 

    Kunlaboroj atendataj

 

    Kiam mi vizitis la ambasadorejon de Saudi-Arabio en Britio por ricevi vizon, hazarde mi renkontis komerciston el Saudi-Arabio. Li diris, ke li vizitis Brition por esplori la lokan merkaton, tamen la rezulto ne estis kontentiga, tiel ke li ŝanĝis sian decidon kaj vizitos Ĉinion por tie daŭrigi sian komercadon. Laŭ la opinio de tiu ĉi komercisto, la vizito de ĉina prezidanto Xi al Saudi-Arabio donos al la lando grandajn komercajn ŝancojn kaj favorajn kondiĉojn kaj malfermos novan etapon por kunlaboroj inter la du landoj. Dank' al tio saudi-arabaj komercistoj certe ricevos pli da negoc-ŝancojn.

 

    Profundigi la amikecon

 

    Dum la lastaj tagoj multaj ĉefaj amaskomunikiloj de Saudi-Arabio raportis pri la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping. La ĵurnalo Riado en la 17-a aperigis la intervjuon al Li Chengwen, ĉina ambasadoro en Saudi-Arabio. La raporto emfazas la sukcesan perspektivon de tiu ĉi grava vizito. La ĵurnalo Al-Madina samtage skribis en sia raporto, ke la vizito de Xi Jinping okazas en la momento, kiam diversaj sektoroj de la mondo spertas turniĝon. Estas bezonate profundigi la amikecon kaj fortigi la gajn-gajnajn kaj strategiajn kunlaborojn inter la du landoj, aldonis la raporto. En la raporto estas menciite, ke en marto 2014 Salman bin Abdulaziz Al Saud, tiama kronprinco de Saudi-Arabio, vizitis Ĉinion kaj siatempe li subskribis 4 kunlaborajn dokumentojn inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio.

 

Redaktoro: Chen Ji

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments