Ĉinio publikigis unuan politikan dokumenton por arabaj landoj

| 2016-01-14
Bookmark and Share

 

    La 13an de januaro la ĉina registaro publikigis Politikan Dokumenton de Ĉinio por Arabaj Landoj. Ĝi estas la unua politika dokumento de la ĉina registaro por arabaj landoj.

 

    La dokumento retrorigardas kaj resumas la spertojn de disvolvado de la ĉin-arabaj rilatoj, eksplicas la gvidprincipon por disvolvado de tiuj rilatoj, planas reciprok-profitan kunlaboron inter Ĉinio kaj arabaj landoj, reasertas la politikan volon de Ĉinio por paco kaj stabileco de la Meza Oriento kaj puŝas la ĉin-arabajn rilatojn al pli alta nivelo.

 

    La dokumento kun 7 600 ideogramoj havas ses partojn: antaŭparolo, profundigo de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolvado de la ĉin-araba strategia partnereco, politiko de Ĉinio por arabaj landoj, ampleksa plifortigo de ĉin-araba kunlaboro, ĉin-araba kunlabora forumo kaj sekvaj agadoj, rilatoj inter Ĉinio kaj regionaj arabaj organizoj.

 

    La dokumento substrekas, ke Ĉinio daŭrigos kaj disvolvos tradician ĉin-araban amikecon, pliriĉigos kaj profundigos ampleksan, multnivelan kaj multkampan kunlaboran aranĝon inter la du flankoj, akcelos sanan disvolvadon de la strategia partnereco de ampleksa kunlaboro kaj komuna disvolvado, pozitive kontribuos por paco, stabilo kaj disvolvado de la regiono kaj de la mondo.

 

    La dokumento atentigas, ke arabaj landoj estas gravaj partneroj de Ĉinio, kiu sekvas la vojon de paca disvolvado, plifortigas solidarecon kaj kunlaboron kun evoluantaj landoj kaj antaŭenpuŝas novtipajn internaciajn rilatojn kun kunlaboro kaj kungajno kiel kernaj punktoj. Ĉinio ĉiam rigardas la rilatojn kun arabaj landoj laŭ strategia konsidero. Firmigo kaj profundigo de tradicia amikeco kun arabaj landoj estas longdaŭra eksterlanda politiko de Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments