Internacia lernejo ĉe ĉin-birma landlimo
Jen pordego de la Yinjing-a Element-Lernejo de Jiexiang-subgubernio de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La lernejo estas ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Birmo. 65 el la 152 lernantoj venas de apudaj birmaj vilaĝoj. Ili ĝuas senpagan edukadon kaj havas samajn lecionojn kiel la ĉinaj kunlernantoj.
Yinjing-vilaĝo, kie troviĝas la lernejo, transpasas la ĉin-birman landlimon kaj estas 200 metroj for de la Yinjing-a landlima inspekt-stacio. En 2008 la stacio subskribis interkonsenton kun la Yinjing-a Element-Lernejo por kune starigi la Yinjing-an Landliman Element-Lernejon, kun la stacisestro kiel honora lernejestro. La civitanoj sur la du flankoj de la landlimo havas samajn klanon, lingvon kaj morojn. Tie la interhomaj interŝanĝoj estas tre striktaj.
Instruisto donis lecionon al la dulandaj lernantoj en la lernejo la 11an de januaro.
Dulandaj lernantoj havis ĉinlingvan lecionon en la lernejo la 11an de januaro.
Birma lernanto parkere skribis la Noktan Pejzaĝon verkitan de Ye Shaoweng la 11an de januaro.
Redaktoro: Liu Zijia
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments