El Popola Ĉinio>头条新闻>

Daŭras en Pekino ekspozicio pri murpentraĵoj en la grotaro Mogao

| 2016-01-13
Bookmark and Share


Kopio de murpentraĵo
 
    La 12-an de januaro inaŭguriĝis la ekspozicio "Eĥo de civilizacio -- al la grotaro Mogao, Dunhuang" organizita de la Pekina Laborista Sindikato, la Ĉina Centra Akademio de Belarto kaj Dunhuang-Akademio de Ĉinio. En la ekspozicio troviĝas pli ol 300 pecoj/serioj da kopioj de murpentraĵoj en la grotoj kaj ankaŭ verkoj faritaj de nuntempaj artistoj. La 4 temoj "Vojmalfermo", "Flugdiinoj", "Muzikistoj" kaj "Ofero" ĉenigas la artaĵojn laŭ la tempa fluo de la jaro 220 ĝis la jaro 1368. La ekspozicio finiĝos en la 16-a de marto.
 


Glazuraj statuoj de budhoj faritaj laŭ la stilo de Mogao
 
 

Kopio de antikva vesto trovita en la grotaro Mogao
 
    En la unua temo "Vojmalfermo" videblas ne nur la kopioj de murpentraĵoj, sed ankaŭ pentraĵoj de nuntempaj grandaj artistoj. Tiuj lastaj per siaj verkoj reproduktis disvolvon de la komerca kaj kultura interŝanĝoj laŭ la antikva Silka Vojo. Sub la temo "Flugdiinoj", kopioj de klasikaĵoj faritaj de Dunhuang-Akademio prezentas kunfandiĝon kaj ŝanĝiĝon de aspektoj de la diinoj, iliaj pozoj, stiloj kaj aliaj post kiam tiuj budhismaj artfiguroj estis alportitaj al Ĉinio. La temo de "Muzikistoj" montras la riĉecon de muzikaj materialoj konservataj en la grotaro per la murpentraĵoj pri dancado, kantado, muzikiloj kaj tiel plu. La temo "Ofero" eble estas la plej interesa. Ĉi tie oferanto signifas budhisman kredanton, kiu finance subtenas la fosadon kaj konstruon de la grotoj. En la eksponaĵoj oni povas vidi altrangulojn, riĉulojn, abatojn kaj ankaŭ ordinarajn homojn.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments