El Popola Ĉinio>头条新闻>

7-tuna kupra tamburo en Guangxi, suda Ĉinio

| 2016-01-12
Bookmark and Share


La tamburo purigata

 

    La 10-an de januaro 2016 en la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtomona Regiono en suda Ĉinio pretiĝis la plej granda kupra tamburo kun la diametro de 4.2 metroj, dikeco de 2.6 metroj kaj pezo de 7 tunoj. La tamburo estas farita de 20 laboristoj dum 6 monatoj en iu fabriko de kupraj tamburoj, kiu sidas en vilaĝo de la nacimalplimulto Mjaŭ sub la aŭtonoma gubernio Huanjiang de la nacimalplimulto Maŭnan de Guangxi. La tamburo estas "novjara donaco", kaj provos esti rekonita de la monda rekordo Guinness en la 16-a de januaro en la urbo Guilin de Guangxi.

 

La tamburo muldata
 


La tamburo translokigata

 

    Wei Qichu kaj Wei Qican, fratoj kiuj faris la tamburon, estas heredantoj de la tradicia farado de kupraj tamburoj. La tambur-farado estas agnoskita kiel unu el la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la regiono. La fratoj, kiuj iam estis forĝistoj, sukcese solvis multajn malfacilojn per sabla muldilo ekde la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj dum multjara provado ili jam regas la kernajn teknikojn inkluzive de tiu de nur-unufoja-muldado. Dum la pasintaj pli ol 10 jaroj, ili faris pli ol 10 mil kuprajn tamburojn, kiuj estis venditaj al diversaj landoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments