El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 14a NR en Saarbrücken, Germanio

| 2016-01-11
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Liba Gabalda el Francio

 

    La 14a Novjara Renkontiĝo (NR) okazis samtempe kun la Novjara Internacia Semajno (NIS), de la 27a de decembro 2015 ĝis la 3a de januaro 2016, ĉe la franca landlimo, en la urbo Saarbrücken, Germanio, jam la 4-an fojon.

 


La aŭtorino kaj ŝia edzo

 

    En ĝi partoprenis kaj kunfestis pluraj gejunuloj kaj multaj junaj familioj kun infanoj, inter kiuj abundis denaskuloj. La unuan vesperon la ĉeforganizanto Lu Wunsch-Rolshoven bonvenigis nin prezentante al ni la prelegantojn kaj la kompletan semajnan programon. Poste ni ĝuis tipajn manĝaĵetojn kaj trinkaĵojn, kiujn la partoprenantoj alportis el diversaj landoj por gustumi. Agrable estis renkonti kaj babili kun malnovaj geamikoj kaj konatiĝi kun novuloj.

 


Fotoj pri la evento

 

    Al la evento aliĝis pli ol 210 esperantistoj el dudeko da landoj. La partoprenantaro konsistis el beboj, infanoj, gejunuloj, adoleskuloj kaj pli aĝaj personoj, inter kiuj la plej aĝa estis 92-jara sinjoro, kiu eklernis Esperanton surloke. Por infanoj oni pretigis tre varian lud-programon kaj manlaborajn atelierojn, spektaklojn, sport- kaj tablo-ludojn kaj multajn aliajn aktivaĵojn, inter kiuj ne mankis ĵonglado kaj improviza teatro. Ekstere oni kradrostis sur fajro bananojn kun ĉokolado. La infanajn programerojn prizorgis Nicky Janssen, Christoph Frank kun sia edzino Ines kaj multaj unuopaj gepatroj. Ili prezentis spektaklojn kaj aliajn distraĵojn por ĉies ĝojo. La infanoj kaj gejunuloj amuziĝis laŭplaĉe. La plej malgrandaj dumtage entuziasme spektis Mazi-kurson, kaj vesperaj piĵamaj rakontoj de Nicky Janssen ravis ĉiujn etulojn.

 

    Samtempe okazis diversaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj, kaj serio de lingvaj temoj kun diversaj detaloj pri gramatiko kun amuzaj ekzercoj kaj enigmoj. Oni lernis ankaŭ dum la promenado en la naturo. Dum diversaj debatoj oni pridiskutis kiajn E-kursojn kaj E-instruistojn estas bezonataj, kiel allogi kaj varbi gejunulojn kaj interesatojn al E-asocioj?

 

    La programo estis vere riĉa kaj ĉiu povis trovi ion allogan por si mem. Okazis interesaj prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj, atelieroj, abundis muzikprogrameroj, ĉendancado, lernado de argentina tango, manlaboroj, ekskursoj. Ĉiuvespere estis prezentitaj subtitolitaj filmoj. Oni raportis pri la 100-a UK en Lillo. Per kelkaj bildprezentoj ni povis vojaĝi de Nepalo al Kilimanĝaro, pilgrimadi al Kompostelo, admiri kamenojn de feinoj kaj ĉirkaŭi la tutan mondon bicikle.

 

    Ni ricevis informojn pri Duolingvo, pri mirakloj de la pluvarbaro, pri ciferigado kaj ekonomio, pri amaskomunikilaj rilatoj kaj lingvolernejaj retejoj, pri menskalkulado, pri budhisma meditado kaj ĝia filozofio, pri socia kaj politika situacio de la indiĝenaj lingvoj en Afriko, pri Israelo, pri Varsovia vento kaj pri Arkones. Eblis spertiĝi en tradukado sub gvido de Brian Moon kaj István Ertl. Pri la situacio en Sirio ni rekte eksciis de du rifuĝintoj loĝantaj nuntempe en Germanio. Ili parolis pri siaj spertoj, aktualaĵoj, emocioj kaj aventuroj.

 

    Tre interesa estis serio da diskutoj, kiujn reĝisoris Jesper Jacobsen: "Eŭropo -- unio de solidareco ĝis kiu punkto?", "Kiel protekti tutmondan heredaĵon", "Energi-politiko kaj klimata ŝanĝo", "Enmigrado en la Eŭropan Union: ĉu krizo aŭ renaskiĝo?", "La reveno de naciismo en Eŭropo". Interesis diskutoj kaj spertoj pri familia edukado de infanoj laŭ psikologia vidpunkto.

 

    Eblis gimnastiki, triki, feltumi, kanti, danci kaj alimaniere amuziĝi. Bone funkciis la libroservo de FEL. Post la vesperaj programeroj ni babilis en trinkejo ĝuante vinon, bieron kaj aliajn alkoholajn aŭ senalkoholajn trinkaĵojn ĝis malfruaj noktohoroj. Ne okazis la tuttaga ekskurso, sed la partoprenantoj ĝuis plurajn promenojn enurbajn kaj en la naturo. Iuj ĝuis naĝadon en la urba naĝbaseno.

 

    Post la finiĝinta alia jarfina aranĝo -- la Internacia Festivalo (IF), la Internacia Vintra Universitato (IVU) transiris al NR, kie okazis la 9-a sesio de fakaj prelegoj. Temoj de la prelegoj estis: "Vivo sur foraj planedoj, Amo, Revolucio de Einstein, Nanoplanedoj". Ĉe la fino la ĉeestantoj trapasis ekzamenon kaj la sukcesintoj akiris AIS-atestilon.

 

    Dum la vesperoj ni havis okazon spekti pupteatraĵon kun magiaĵoj de Christoph Frank, ĝui koncerton de baladoj pri amo kaj morto de Birke kaj Bertilo, aŭskulti romantikajn kanzonojn de Ĵomart kaj Nataŝa, kvarvoĉan ĥoron sub gvido de Jesper Jacobsen. Estis organizitaj kvizo Risko kaj diversaj eksperimentoj pri fiziko, kiam oni devis diveni -- kio okazos?

 

    La Silvestra vespero komenciĝis per bufeda manĝo, poste estis disdonataj atestiloj al partoprenantoj de la IVU-ekzamenoj. Noktomeze ekstere eksplodadis piroteknikaĵoj, kiel bonvenigo de la Nova Jaro 2016, kaj interne ni tostis bondezirante ĉion plej bonan kaj dancis ĝis la mateniĝo.

 

    La partoprenantoj de la 14-a NR ĝuis buntan program-oferton kaj amikecan etoson. Dum la lasta adiaŭa vespero pluraj kontribuis al varia programo ne nur per muziko kaj kantado. Oni sukcesis venigi ĵurnalistojn kaj poste aperis artikoloj pri la aranĝo en germana kaj franca gazetoj kaj televid-elsendo en TV8 Moselle-Est.

 

Redaktoro: Wang Lihua

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments