El Popola Ĉinio>头条新闻>

Manko de mastrumistinoj antaŭ la Printempa Festo

| 2016-01-08
Bookmark and Share

 

    Ekde la nova jaro multaj mastrumistinoj senpacience rehejmiĝas. La 7an de januaro raportisto informiĝis el pli ol dek mastrum-kompanioj en Ŝanhajo, ke la unua grupo da mastrumistinoj, kiuj hejmenrevenis por ferioj de la tradicia ĉina novjaro, okupis 20% de ties totala nombro. Plejparto de ili enspezis malmulte lastjare kaj ne havis multe da laboro nun. Estas malfacile trovi longtempajn mastrumistinojn, tial multaj dungantoj dungas portempajn, kaj la plej alta ĉiutaga pago kalkuliĝas al 400 juanoj.

 

    Malsame ol antaŭe multaj mastrumistinoj plendis, ke la vivo estas malfacila. En la mastrum-kompanio Renren mastrumistinoj diris al raportistoj, ke antaŭe ili enspezis 50-60 milojn da juanoj ĉiujare, tamen lastjare la enspezo reduktiĝis je 5 000-10 000 juanoj. Unu el ili, kiu plendis, ke la enspezo estis je 16 miloj da juanoj malpli ol antaŭe, kaj diris: "Mi servis al tri malsamaj dungantoj kaj ĉesis labori pli ol du monatojn lastjare. Kompreneble, mia enspezo reduktiĝis."

 

    "Estas malmulte da laboro nun, kaj supozeble ankaŭ dum la ferioj de la Printempa Festo. Do mi decidis hejmenreveni." Kelkaj, kiuj hejmenrevenos, diris, ke la elspezo en Ŝanhajo estas granda, kaj ili devas hejmenreveni kiel eble plej frue. "Ĉi tie mi povas labori maksimume du aŭ tri semajnojn plu antaŭ la festo kaj enspezos mil juanojn. Mi jam laboris unu jaron, kaj volas ripozi."

 

    Profesiulo antaŭvidas, ke plejparto da mastrumistinoj hejmenrevenos meze kaj fine de la kuranta monato, kaj tiam aperos manko de mastrumistinoj same kiel antaŭe.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments