El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bildo de usona artisto pri la tuta kosmo

| 2016-01-07
Bookmark and Share

 

    Laŭ raporto farita de la brita amaskomunikilo Daily Mail en la 5-a de januaro, Pablo Carlos Budassi, artisto de la universitato Princeton de Usono, pentris la tutan kosmon en unu bildon utiligante logaritmajn mapojn kaj fotojn faritajn de NASA pere de satelitoj kaj teleskopoj.

 

 

    La bildo montras ĉion de la kosmo: la suno, galaksio de Andromeda, plasmoj postlasitaj de la praeksplodo antaŭ miliardoj da jaroj kaj tiel plu. Meze de la bildo estas la arda suno, ĉirkaŭ ĝi videblas planedoj de la sunsistemo. Ankaŭ la ekstera zono de la Lakta Vojo, Kujper-zono, Oorta Nubo, Alfa Centaŭro, persea stelamaso kaj aliaj proksimaj galaksioj estis enmetitaj en la bildon, kaj ĉe la rando estas mikroondaj radioj kaj plasma ringo post la praeksplodo.

 

 

    Budassi diris: "Tiam mi celis pentri ian seslateron por mia filo kiel donacon por lia naskiĝtago. Kiam mi ekpentris la tutan kosmon ĉirkaŭ la sunsistemo, subite venis al mi la ideo pri bildigo de la kosmo pere de logaritmaj mapoj. En sekvaj tagoj, mi enmetis la fotojn de NASA en miajn desegnaĵojn, fine aperis tiu ĉi bildo."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments