El Popola Ĉinio>头条新闻>

Satelito Gaofen-4 sendis al la tero sian unuan altdifinan bildon

| 2016-01-06
Bookmark and Share


Lanĉita satelito Gaofen-4

 

    La 5an de januaro la satelito Gaofen-4 sendis al la tero sian unuan bildon, kies kvalito estas altkvalita kaj konforma al la atendita.

 

    La satelito Gaofen-4 en la orbito alta je 36 000 kilometroj kaj kun la kapablo de 50-metra difineco plenigis la blankon de Ĉinio kaj eĉ tiun de la mondo en la kampo de altorbita, altdifina kaj telesensa satelito. La sukcesa bild-formiĝo signifas trarompon de kelkaj ŝlosilaj teknikoj fare de la Kvina Instituto sub la Ĉina Aerokosma Scienc-Teknika Kompanio.

 

    La dezajno de la satelito estis senprecedenca en praktiko kaj alfrontis multajn novajn defiojn ol malaltorbitaj, telekomunikaj kaj navigaj satelitoj: kiel la satelito Gaofen-4 povas konservi bonan vidpovon for de la tero, kaj kiel ĝi povas esti stabila en ĉia okazo por la fotado.

 

    Li Guo, ĉefkomandanto kaj ĉefdezajnisto de la satelito, lerte traktis kelkajn defiojn de bilda kvalito, struktura kaj funkcia dezajnoj, kaj starigis la unuan platformon de Ĉinio por altorbitaj kaj telesensaj satelitoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments