El Popola Ĉinio>头条新闻>

Emisiitaj poŝtmarkoj por la Jaro de Simio

| 2016-01-06
Bookmark and Share


Simi-jaraj poŝtmarkoj emisiitaj en 2016

 

    La 5-an de januaro la Ĉina Poŝto emisiis du specojn da poŝtmarkoj por la Jaro de Simio laŭ la ĉina luna kalendaro. La bildoj de la du poŝtmarkoj havas la titolon Simio kun Longviviga Persiko kaj Feliĉon kaj Longan Vivon. Unu bloko da poŝtmarkoj el la 2 specoj sume kostas 2.4 juanojn. La ĉi-fojaj poŝtmarkoj markas la komencon de la kvara ciklo de seriaj poŝtmarkoj pri la ĉina zodiaka kulturo. S-ro Huang Yongyu, konata pentristo kaj desegninto de la unua simi-jara poŝtmarko antaŭ 36 jaroj, desegnis la ĉi-jarajn poŝtmarkojn. En la unua bildo Simio kun Longviviga Persiko, simio ridas portante fean persikon longvivigan, kaj en la dua bildo Feliĉon kaj Longan Vivon, ora simio brakumas siajn du oranĝkolorajn idojn, simbolante ne nur amon inter familianoj, sed ankaŭ bonan aŭguron de feliĉo kaj longa vivo.

 


Simi-jaraj poŝtmarkoj emisiitaj en 2016
 


Simi-jaraj poŝtmarkoj emisiitaj en 1980
 

    En 1980, Huang Yongyu desegnis la unuan poŝtmarkon por la Jaro de Simio. Ĝi estis ankaŭ la unua poŝtmarko de Ĉinio pri la zodiakaj simboloj. Tiam ĝi kostis nur 8 fen-ojn (0.08 juanon), sed nun 12.5 mil juanojn -- la prezo altiĝis 150-mil-oble. De tiam ĝis nun jam pasis trifoje la 12-jara ciklo de la ĉina zodiako. La 92-jara Huang Yongyu refoje faris en 2015 desegnadon por la samspecaj poŝtmarkoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments