El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aperis en Ĉinio la plej alta neĝskulptaĵo de la mondo

| 2016-01-05
Bookmark and Share

 
    Vespere de la 31-a de decembro 2015 oficiale prezentiĝis al la publiko la plej alta neĝskulptaĵo de la mondo en la ĝardeno de la internacia neĝglacia ekspozicio daŭranta en Harbin, ĉefurbo de la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio.
 

 
    La neĝskulptaĵo kunfandas la konstruajn stilojn gotikan kaj barokan. Ĝi altas je 51 metroj kaj okupas terareon de 2 800 kvadrataj metroj, kaj estas la plej alta neĝskulptaĵo en la mondo kun la plej granda grandiozeco. Por ĝi oni foruzis neĝon je 35 mil kubmetroj.
 

 
    La insulo Taiyang (Suno), sur kiu staras la skulptaĵo, estas vaste konata turismejo de la provinco. La insulo situas sur la norda bordo de la rivero Songhua. La neĝglacia ekspozicio estas la plej frue organizita kaj plej granda tiuspeca vintra amuza parko en Ĉinio. Ĝi, tiom granda kaj bela, havas mirindajn pejzaĝojn kaj riĉajn amuzajn programerojn, tiel ke en- kaj eksterlandaj vizitantoj estas profunde impresitaj.
 

 

    Ekde la 1-a de januaro de la kuranta jaro, la ekspozicio estas ĉiutage malfermata ĝis la 20-a horo. Vizitantoj povas ĝui la pejzaĝojn tage kaj vespere. Vespere de la 5-a de januaro oni faros artfajraĵojn.
 
Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments