El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dua tarif-reduktiĝo de liberkomerca zono inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj de tiu inter Ĉinio kaj Aŭstralio

| 2016-01-04
Bookmark and Share

 

    La 1an de januaro la dua tarif-reduktiĝo estis plenumita en la liberkomerca zono inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj en tiu inter Ĉinio kaj Aŭstralio. La unua okazis en la 20a de decembro 2015, kiam validiĝis la du liberkomercaj interkonsentoj.

 

    Li Guanghui, vicprezidanto de instituto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke ĝenerale la tarifoj de la produktoj en la liberkomerca interkonsento de Ĉinio kaj Sud-Koreio estos reduktitaj iom post iom. Produktoj koncernaj al la ĉifoja redukto multe rilatas al vivoj de popolanoj. Plejparto de teksaĵoj, malpez-industriaj produktoj kaj ĉiutagaj necesaĵoj el preskaŭ mil specoj en 20 katagorioj estas nul-tarifaj ekde la 1a de januaro.

 

    Shen Danyang, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke la du agadoj en mallonga periodo helpas rapide redukti la tarifojn, efektivigi komunan deziron de Ĉinio kaj Sud-Koreio por akcelo de liberkomerco kaj profitigi industriojn kaj civitanojn. Pli grave estas, ke validiĝo de liberkomerca interkonsento inter la du landoj signifas altigon de la liberkomerca nivelo, pliigon de antaŭvido kaj travidebleco de la dudirekta investo kaj metas firman fundamenton de komunaj interesoj por amplekse altigi la strategian partnerecon inter la du landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments