Kio estas "La Zono kaj Vojo"

| 2015-03-16
Bookmark and Share

    "La Zono kaj Vojo" estas mallongigita nomo de la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj tiu de la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento.

 

    La Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo

 

    La Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo estas nova ekonomia regiono formota sur la bazo de la malnova Silka Vojo. La ekonomia zono, kun la azi-pacifika ekonomia sfero ĉe la Oriento kaj la eŭropa ekonomia sfero ĉe la Okcidento, estas konsiderata kiel la plej longa kaj potencial-hava ekonomia koridoro. Plej grave, ĝi reprezentas la ideon pri kunordigita disvolvo de diversaj urboj laŭ la ekonomia zono. La ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje ĝin proponis, kiam li faris paroladon en la Universitato Nazarbayev en Kazaĥio. La konstruado de tiu ĉi ekonomia zono povos multe influi la mondan ekonomion, ĉar ekzistas riĉaj resursoj en la landoj troviĝantaj en la zono.

 

    La Silka Vojo longas je pli ol 7 000 kilometroj tra la eŭrazia kontinento kaj trapasas multajn landojn kun la totala loĝantaro de preskaŭ 3 miliardoj. Ekzemple, en la Ŝanhaja Kunlabora Oraganizo oficiale membras 6 landoj: Ĉinio, Rusio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio kaj Uzbekio. En la organizo 5 landoj havas la statuson de observanto: Mongolio, Pakistano, Hindio, Irano kaj Afganio. Krome jenaj 3 landoj estas traktataj kiel dialogo-partneroj: Belorusio, Turkio kaj Sri-Lanko. Plimulto de tiuj landoj lokiĝas laŭ la ekonomia zono de la Silka Vojo.

 

    La Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento

 

    En oktobro 2013 dum sia vizito al la landoj de la Asocio de Landoj Sudorient-Aziaj (ALSA), ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje proponis la konstruadon de la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento.

 

    La malnova mara itinero de la Silka Vojo estiĝis komence de la dinastioj Qin kaj Han en antikva Ĉinio. Ĝi ĉiam estis grava ponto por kunligi la Orienton kaj la Okcidenton, kaj Sudorienta Azio konsistigis gravan parton de la Mara Silka Vojo. Surbaze de tia historio, prezidanto Xi proponis ĉi tiun strategion, celebrante la dekjaran jubileon de la partnereco inter Ĉinio kaj ALSA. Ĝi celas ankaŭ profundigi la duflankan kunlaboron, konstrui pli integrigitan komunumon kaj profigiti la popolojn de la du flankoj.

 

    En la registara raporto farita en la 5-a de marto 2014, ĉina ĉefministro Li Keqiang menciis, ke oni devas urĝe fari planojn por konstrui "La Zono kaj Vojo".

 

    Sed kunlaboraj partneroj de la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento ne povas esti limigitaj nur al la ALSA-landoj. Ĝi helpos ankaŭ la landojn laŭ la Mara Silka Vojo por pli striktaj interŝanĝoj kaj kunligos grandajn ekonomiajn regionojn inkluzive de ALSA, suda Azio, okcidenta Azio, norda Afriko kaj Eŭropo. La ekonomiaj zonoj ĉirkaŭ la Suda Ĉina Maro, Pacifiko kaj la Hindia Oceano estos disvolvitaj kaj la malproksima celo de la Mara Silka Vojo estas realigi la ekonomian kaj komercan integriĝojn de Azio, Eŭropo kaj Afriko. ALSA estas la plej ĉefa celo de la strategio, ĉar ĝi situas en la kruciĝejo de la Mara Silka Vojo kaj samtempe havas vastan politikan kunlaboron kaj solidan ekonomian bazon kun Ĉinio. La strategio "la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento" konformas al la komunaj interesoj kaj postuloj kaj de Ĉinio kaj de ALSA.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments