Profundigo de reformado akcelas industrian altgradigon

| 2015-03-13
Bookmark and Share

 

    "Nun multaj homoj konsideras la malfacilon de la malnova industria bazo en nordorienta Ĉinio kiel novan fenomenon en nordorienta Ĉinio. Industrio en la provinco Jilin eltenas severan provon. Kiel Jilin pensas pri la rearanĝo de la industria strukturo?" iu fremdlanda mediato demandis Jiang Chaoliang, deputiton de TPK kaj novan provinc-estron de Jilin, en la malferma tago de la provinca delegacio en la 6a de marto en la intertempo de la du politikaj sesioj.

 

    Jiang Chaoliang diris, ke sistemo kaj strukturo profunde influas la revigligon de la malnova industria bazo. "La registaro devas profundigi la reformojn por ke ŝtataj entreprenoj, privataj entreprenoj kaj miks-posedaj entreprenoj egale ricevu resursojn kaj partoprenu en konkurado."

 

    "Kaj oni devas antaŭenpuŝi 'fari ion el nenio' kaj 'fari novan el io'." Jiang Chaoliang klarigis, ke la antaŭa signifas, ke la interreta ekonomio ludas gvidan rolon kaj puŝas kunfandiĝon de interreto, agrikulturo kaj servoj, kaj 'fari novan el io' estas akceli reformadon kaj altgradigon de tradiciaj avangardaj industrioj.

 

    "La tri operacioj estas adicio, subtraho kaj multipliko," diris Jiang Chaoliang. "Adicio estas disvolvi strategian novan industrion, modernigi agrikulturon kaj krei novajn punktojn de kresko; subtraho estas elimini postiĝintan produktokapablon kaj solvi superfluan produktokapablon; kaj multipliko -- efektivigi novig-impulsan strategion kaj grandigo de la noviga efiko. Krome Jilin antaŭenpuŝos kolonajn industriojn, dominajn industriojn, novajn industriojn kaj kvar projektojn de servoj.

 

    "Nur per tio Jilin povos ŝanĝi la situacion de la 'nova fenomeno en nordorienta Ĉinio'." Konfesis Jiang Chaoliang.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments