Brilaj raportistoj dum la du sesioj de TPK kaj ĈPPIK
Raportistoj estas nemankigeblaj al ĉiujaraj du sesioj de TPK kaj ĈPPIK, fenestroj kiuj reflektas la publikajn opiniojn. Datumoj montras ke en 1987 venis raporti pri la du sesioj 340 ĉinaj kaj alilandaj raportistoj kaj pri la ĉi-jaraj -- pli ol 3 mil. Ĉiujare, junaj kaj maljunaj raportistoj kune konkurencas sur la bela scenejo liverita de la du sesioj, serĉante koncernajn informojn per diversaj manieroj.

Ofte jam antaŭ la malfermiĝo de la du sesioj, raportistoj estas pretaj kaj komencas kapti ĉiun eblan ŝancon por fari koncernajn intervjuojn, ekz., al TPK-reprezentantoj kaj ĈPPIK-membroj. La foto farita en la 2a de marto 2015 montras ĈPPIK-membron Mei Xingbao intervjuatan de raportistoj en la antaŭtago de la malfermo de la 3a Sesio de ĈPPIK. (Foto de Yang Jia el la Ĉina Interreta Informa Centro)
(el la Ĉina Interreta Informa Centro)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat