La interkonsiliĝa demokratio en Ĉinio (I): ĈPPIK-membroj el la rondoj kultura, scienca, eduka kaj sporta en la sesioj de la 12a ĈPPIK
En la interkonsiliĝa demokratio Ĉinio havas profundan historian tradicion, riĉajn spertojn kaj kompletan organizan sistemon. Jam en la komenco de la fondiĝo de la Popola Respubliko antaŭ 66 jaroj formiĝis la sistemo de mult-partia kunlaboro kaj politika interkonsiliĝo sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio.
Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (PPIK) estas grava kanalo de la ĉina socialisma interkonsiliĝa demokratio kaj ties speciala interkonsiliĝa organo. En Ĉinio funkcias diversnivelaj Popolaj Politikaj Interkonsiliĝaj Konferencoj, kiaj ŝtata, provinca, urba, gubernia kaj aliaj. PPIK estas unu el la ĉefaj kanaloj pere de kiuj Ĉinio praktikas sian interkonsiliĝan demokration. En tiu mekanismo, ĝiaj membroj venas de diversaj politikaj partioj, diversaj sociaj tavoloj, diversaj sektoroj, diversaj etnoj kaj diversaj religioj. Ili povas prezenti siajn sugestojn kaj proponojn por la konstruo kaj disvolvo de la lando kaj ĝiaj regionoj laŭ la postuloj de politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo, partopreno en kaj diskuto pri la politikaj aferoj de la lando kaj ŝtotoregado.
La ĉina politika interkonsiliĝa demokratio estis jam de la frua epoko efektivigata tra la formo de politika interkonsiliĝa konferenco, kaj nun ankoraŭ oni aktive esploras novajn formojn de la interkonsiliĝa demokratio. Kiel membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Interkonsiliĝa Konferenco servas reprezentantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Demokratia Naci-konstrua Asocio, la Ĉina Asocio por Promocio de Demokratio, la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, la Ĉina Zhigong-Partio, la Societo Jiu San, la Taiwan-a Demokratia Mem-rega Ligo, senpartiaj demokratoj, popolaj organizoj, nacimalplimultoj, tiuj el diversaj rondoj, kaj el Taiwan, Hongkongo kaj Makao, transmaraj ĉinoj, kaj speciale invititaj personoj. Diversaj partioj unuiĝas kaj kunlaboras por la intereso de la lando kaj de la nacio.
Post la 66-jara disvolvo, ĈPPIK havas plurajn kanalojn kiaj plena sesio, kunsido de la Konstanta Komitato, konferenco de la parti-prezidantoj, kunsido de specialaj komitatoj, kunsido de laŭtema interkonsiliĝo, kaj proponoj, inspektado, esplorado kaj aliaj plurformaj kanaloj por reflekti la publikajn opiniojn.
(Teksto kaj fotoj el interreto)
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat