Pri ĈPPIK

| 2015-03-11
Bookmark and Share

 

    La Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) estas grava organizo de multpartia kunlaboro sub la gvido de la Komunista Partio de Ĉinio kaj tiu de la politika interkonsiliĝo. Tiuj partioj estas la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, la Ĉina Demokratia Ligo, la Ĉina Demokratia Nacikonstrua Asocio, la Ĉina Demokratia Partio de Kamparanoj kaj Laboristoj, la Ĉina Asocio por Promocio de Demokratio, la Ĉina Zhigong-Partio, la Societo Jiu San kaj la Taiwan-a Demokratia Mem-Rega Ligo. La ĈPPIK-membroj venas el diversaj partioj, kaj iuj el ili eĉ funkcias kiel estroj de ĈPPIK, ekz., inter la vicprezidantoj de la Tutlanda Komitato de la 12-a ĈPPIK estas Qi Xuchun el la Revolucia Komitato de la Ĉina Kuomintango, Luo Fuhe el la Ĉina Asocio por Promocio de Demokratio, Wan Gang el la Ĉina Zhigong-Partio, Han Qide el la Societo Jiu San kaj Lin Wenyi el la Taiwan-a Demokratia Mem-Rega Ligo.

 

    La 1-a Sesio de la 1-a ĈPPIK okazis en la 21-a de septembro 1949. Mao Zedong estis prezidanto de la Tutlanda Komitato de la 1-a ĈPPIK.

 

    Tri grandaj funkcioj de ĈPPIK estas la jenaj: politika interkonsiliĝo, demokratia superrigardo, partopreno en administrado kaj diskuto pri ŝtataj aferoj.

 

    La ĈPPIK-membroj elektiĝis per interkonsiliĝo kaj ilia serv-periodo estas 5 jaroj.

 

    La proponoj de ĈPPIK-membroj estas parto de la demokratia superrigardo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments