"Interreto plus" kreos grandegan spacon de novigo

| 2015-03-11
Bookmark and Share

 

    Ma Huateng, deputito de la Tutlanda Popola Kongreso, ĝenerala direktoro de Tencent, la plej granda kaj populara retserva portalo en Ĉinio, diris en la intertempo de la du politikaj sesioj en Pekino, ke Ĉinio havas la plej grandan nombron da retanoj kaj plej grandan nombron da poŝtelefonaj uzantoj, tial ĝi kun tiu unika avantaĝo povas la unua komplete kunligi la homojn kaj publikajn servojn per movebla interreto por realigi inteligentan servon al la popola vivteno.

 

    Movebla interreto povas ankaŭ solvi la demandon "inform-insulo" inter registaraj organoj. En la pasintaj jaroj ĉiuj departementoj elspezis grandan energion al utiligo de informadika tekniko, tamen la efiko ne estis tiel granda kiel la atendita pro la manko de rekta interligo. Movebla interreto povas formi pli koncizan kaj homecan hom-maŝinan interfacon kaj efike solvi la demandon pri interŝanĝo de datenoj.

 

    La raporto pri la registara laboro prezentis la ideon redakti ŝtatan planon pri la "interreto plus" kaj antaŭenpuŝi integriĝon kaj disvolvadon de la interreto kaj aliaj industrioj. La "interreto plus" povas helpi al la eksteraj resursoj kaj medio plibonigi tradiciajn industriojn, kaj tio kreos grandegan spacon de novigo. Estas kredeble, ke multaj servoj al la popola vivteno fariĝos pli efikaj kaj oportunaj pro la vasta interligo de la "interreto plus".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments