La sistemo de popola kongreso

| 2015-03-10
Bookmark and Share

    La sistemo de popola kongreso estas baza politika sistemo de la Ĉina Popola Respubliko. La Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko difinas, ke ĉiuj potencoj de la Ĉina Popola Respubliko apartenas al la popolo. La organo de la popolo por praktiki la ŝtatan potencon estas la Tutlanda Popola Kongreso kaj la lokaj popolaj kongresoj de diversaj niveloj. La Tutlanda Popola Kongreso kaj la lokaj popolaj kongresoj de diversaj niveloj elektas ŝtatajn organojn por administrado, juĝado kaj prokurorado. La Tutlanda Popola Kongreso estas la plej alta organo de potenco de la ŝtato. Ĝi konsistas el reprezentantoj elektitaj de diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Ĉiuj naciminoritatoj havas reprezentantojn proporcie.

 


Reprezentantoj de TPK

 

    La devoj kaj rajtoj de la Tutlanda Popola Kongreso estas revizii konstitucion kaj superrigardi ĝian praktikiĝon; ellabori kaj amendi fundamentajn leĝojn de la ŝtato; elekti, nomumi kaj eksigi la konsistigajn personojn de la ŝtataj institucioj; decidi gravajn aferojn de la ŝtato; aŭskulti kaj ekzameni la laborraportojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilantaro, la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la Plej Alta Popola Prokurorejo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments