Kiamaniere oni elektas la reprezentantojn de la popola kongreso?

| 2015-03-10
Bookmark and Share

    Laŭ la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR), Leĝo pri Elektado kaj aliaj koncernaj leĝoj, ĉiuj civitanoj de ĈPR, kiuj atingis la aĝon de 18 jaroj, escepte tiujn, kiuj estas lauleĝe senigitaj je la politika rajto, rajtas voĉdoni kaj esti elektitaj, sen diferenco de naciecoj, etnoj, seksoj, profesioj, familia deveno, religia kredo, klereco, riĉeco kaj daŭro de restado. La reprezentantoj de la popola kongreso de ĉiuj niveloj estas deciditaj en elektado, interalie, la reprezentantoj de la distriktaj kaj guberniaj popolaj kongresoj estas rekte elektitaj de la elektantoj en diversaj elektaj distriktoj, dum tiuj de la tutlanda, provincaj kaj urbaj popolaj kongresoj estas elektataj de la reprezentantoj de la popolaj kongresoj de la malpli altaj niveloj, t.e. nerekta elektado. En la senpera elektado la kandidatoj de reprezentantoj estas proponataj en diversaj elektaj distriktoj, dum en la nerekta elektado ili estas decidataj en la samnivelaj kongresoj.

 


La Popola Halo, kunvenejo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK)
 


La Popola Halo, kunvenejo de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK)

 

    Ĉiuj partioj kaj popolaj grupoj povas kune aŭ aparte rekomendi kandidatojn de reprezentantoj. Ankaŭ pli ol 10 elektantoj aŭ reprezentantoj rajtas kune rekomendi la kandidatojn. En la balotado la nombro de la kandidatoj devas esti pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj, t.e. marĝena balotado. En la rekta elektado la nombro de la kandidatoj devas esti je triono pli multa ol tiu de la reprezentantoj, aŭ duobla, kiom tiu de la elektotaj reprezentantoj. En la nerekta elektado la nombro de la kandidatoj devas esti je kvinono ĝis duono pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj. Ĉiuj balotadoj devas esti sekretaj. La elektantoj povas baloti por aŭ kontraŭ kanditatoj. Kompreneble ili rajtas elekti aliajn el voĉdonantoj kaj montri sindetenon en la balotado. La senpera elektado estas valida nur tiam, kiam pli ol duono de la voĉdonantoj partoprenas la voĉdonadon. Kandidatoj fariĝos nur tiuj, kiuj ricevos pli ol duonon da balotiloj. Same estas ankaŭ por la nerekta elektado.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments