Granda datumaro klarigas Ĉinion en jurŝtata konstruado

| 2015-03-09
Bookmark and Share

 

    Kian gravecon okupas la jurŝtata konstruado en la koro de la ĉinoj? Kiom da atentoj altiras la projekto de la Leĝo pri Leĝdono, ekzamenata de TPK? Pri kiu leĝo la ordinaraj homoj plej multe zorgas? Dum ĉi-jaraj du politikaj sesioj la novaĵ-agentejo Xinhua kunlabore kun la serĉ-indico Baidu montras al vi Ĉinion en jurŝtata konstruado per granda datumaro.

 

    La statistiko de la serĉ-indico Baidu montras, ke la serĉ-indico de la ŝlosila vorto "jurŝtato" ĉiujare kreskas ekde la jaro 2011. En la jaro 2011 la indico estis 194 922, en la jaro 2012 ĝi estis 212 711, kaj en la jaro 2013 -- 229 007. En la jaro 2014 tiu indico draste kreskis ĝis 367 807, kaj ĝia atentiteco altiĝis per 60%. Laŭ la grafikaĵo de la serĉ-indico la vorto "jurŝtato" atingis la kulminon dum la 4a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de KPĈ.

 

    Menciindas, ke la indico estas ne nur serĉkvanto, sed ankaŭ datumara platformo bazita sur sennombraj retanoj en la retejo Baidu. La indico povas diri al siaj uzantoj la skalon de iu ŝlosila vorto en Baidu-serĉilo, ĝian atentitecon kaj ŝanĝiĝojn de koncernaj novaĵoj.

 

    Kiel grava horaro de la 2a sesio de la 12a TPK, amendo de la Leĝo pri Leĝdono estas ekzamenata. En la jaro 2013 la serĉ-indico de "Leĝo pri Leĝdono" estis 297 954, kaj en la jaro 2014 tiu indico kreskis ĝis 337 345, kaj la kresko atingis 13,22%. De post sia publikiĝo en la jaro 2000 la Leĝo pri Leĝdono ludis gravan rolon en reguligo de leĝdono. De post la du prezentoj por ekzameno de TPK la leĝo, ĝiaj modifa celo kaj signifo estas pli kaj pli bone komprenataj de ordinaraj homoj.

 

    Laŭ enketo de la serĉ-indico Baidu al dek popularaj leĝoj, Leĝo pri Nutraĵa Sendanĝereco okupis la unuan lokon laŭ la indico, je 1 794 496 kaj 1 796 591 respektive en la lastaj du jaroj 2013 kaj 2014, kaj sekvas Leĝo pri Mediprotekto kaj Leĝo pri Prevento kaj Regado de Aerpoluado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments