Fumumaj pentraĵoj de kanada artisto
Steven Spazuk estas kanada artisto kiu lertas en pentrado per fumumo.
Li improvize pentras movante la kandelon aŭ fajrilon sub la papero por fumumi ĝin.
Lasinte fumkoloron, li faras plian laboron per krajono, peniko aŭ plumo por ke la cindraj desegnoj estu pli klaraj kaj havu riĉajn kolorajn ŝanĝojn.
Tiel, la pentraĵo konservas la naturan elegantecon de fumcindraj desegnoj kaj prezentas bildojn konkretajn kaj vivplenajn, kies ĉarmo donas fortan impreson al rigardantoj.
Spazuk komencis tiel pentri en 2001. Dum dekkelkjara klopodo li estas jam tre lerta ĉi-flanke. Liaj verkoj pli kaj pli grandiĝas, kaj la pentraĵoj ekhavas kolorojn, ne plu estas nur griznigrajn desegnojn.
Spazuk verkis multajn mirindajn desegnojn per sia regado de bildo, ombro kaj brilo per fluanta fajrfumo.
Spazuk provas kunmeti multajn malgrandajn pentraĵojn por ke ili kuniĝu kiel grandan portreton.
Redaktoro:Xie Ruifeng
Ipernity: El Popola Chinio
Facebook: EPC El Popola Chinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat