El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis la unua ĉirkaŭinsula grandrapida fervojo en la mondo

| 2015-12-30
Bookmark and Share

 

    La 30-an de decembro la okcidenta sekcio de la grandrapida fervojo ĉirkaŭ Hainan-insulo estis kunligita kun ĝia orienta sekcio, kiu ekfunkciis en decembro de 2010. Tio markis ekfunkciigon de la unua ĉirkaŭinsula grandrapida fervojo en la tropika regiono de la mondo. Pasaĝeroj povos vojaĝi ĉirkaŭ Hainan-insulo per grandrapida trajno.

 


Konduktoroj de la unua ĉirkaŭinsula trajno

 

    La fervojo, kun longeco de 653 kilometroj kaj pohora rapideco de 200 kilometroj, havas 25 staciojn inkluzive de Haikou, Dongfang, Ledong, Fenghuang-flughaveno, Sanya, Lingshui, Bo'ao kaj Qionghai. Sur la fervojo servas 13 paroj da trajnoj.

 

    La funkciigo de la fervojo plu plibonigos strukturon de grandrapidaj fervojoj en Hainan-provinco, faciligos veturadon de loĝantoj laŭlonge de la fervojo kaj havos gravan signifon por antaŭenpuŝi konstruadon de la hainan-a internacia turisma insulo kaj akceli ekonomian kaj socian disvolvadon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments