El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda fiŝo aŭkciita kontraŭ 780 miloj da juanoj

| 2015-12-29
Bookmark and Share

    La 28an de decembro ĉe Chagan-Lago de Jilin-provinco en nord-orienta Ĉinio inaŭguriĝis la 14a Fiŝkapta Kultura kaj Turisma Festivalo. Malgraŭ la malvarmo, dekmiloj da vizitantoj amasiĝis sur la glaciiĝinta lago por spekti la fiŝkaptadon kaj gustumi fiŝaĵojn.

 

    Chagan-Lago estas konata pro vintra fiŝkaptado. En malvarma vintro fiŝkaptistoj boras la glacan surfacon de la lago por fiŝkaptado. Ili kutime povas kapti preskaŭ 5 000 kilogramojn da fiŝoj en unufoja kuntiro de reto. En la aŭkcio la plej granda fiŝo ĵus kaptita estis aŭkciita kontraŭ 780 miloj da juanoj.

 


Turistoj kun la plej granda fiŝo en aŭkcio.

 

    Matene de la 28a de decembro okazis oferado de vintra fiŝkaptado laŭ la mongola tradicio. Per la programeroj de fajro-kolekto, dancado kaj kapto de la plej granda fiŝo el la unua kuntiro de reto, fiŝkaptistoj preĝas por bona rikolto kaj glata fiŝkaptado.

 

    Ĉe la fiŝtenejo konataj loĝistikaj kompanioj surloke servas: turistoj povas sendi ĵus aĉetitajn fiŝojn hejmen. La fiŝejo ankaŭ kunlaboras kun konataj retbutikoj por vendado de freŝaj fiŝoj.

 

 

    La organizanto malkaŝis, ke krom tradicia vintra fiŝkaptado, dum la festivalo okazas aliaj aranĝoj interagaj kaj amuzaj. Inter la 28a de decembro 2015 kaj la 1a de februaro 2016 ĉiutage oni publikigas la tempon kaj lokon de la fiŝkapto kaj itineron por vizito. Vizitantoj trejnitaj de profesiuloj povas partopreni en la fiŝkaptado.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments