El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Zamenhofa Tago en Kantono

| 2015-12-22
Bookmark and Share

    La 20an de decembro la Guangdong-a Esperanto-Asocio festis Zamenhofan Tagon en urbo Kantono. Alvenis entute 18 esperantistoj el Kantono kaj najbaraj urboj.

 

    Matene ili renkontiĝis kaj manĝis maten-teon, kiu estas tipa kantona kulturo. Oni sidas en restoracio kaj babilante gustumas diversajn manĝetojn.

 

    Manĝintaj, ili translokiĝis al Verda Salono, kunvenejo de kantonaj esperantistoj. Bela fraŭlino Salika (Wu Liu) rakontis sian vojaĝon en Eŭropo. Ŝi estas dezajnisto kaj te-artisto. Hazarde Salika konis Esperanton dum la Teo kaj Amo film-festivalo en aprilo. Ŝi miris pri la internacia lingvo Esperanto kaj poste eklernis ĝin. Dum la festivalo iu ĉeĥa esperantisto invitis ŝin viziti Ĉeĥion kaj prezenti ĉinan te-ceremonion. Post kelkaj monatoj Salika atingis Eŭropon kaj vojaĝis en Francio, Ĉeĥio kaj Germanio. Ŝi kontaktis kun esperantistoj, prelegis en diversaj lokoj. Kvankam ŝi ne bone parolas Esperanton, sed ŝi multe spertis la utilecon de tiu lingvo.

 


 

    Post la prelego de Salika, estraranoj de Guangdong-a Esperanto-Asocio(GDEA) kunvenis. Ĉi jare GDEA sukcese akiris financan subtenon por diskonigi Esperanton kaj redakti libreton en Esperanto

 

 

    Salika donacis brikan teon al Guangdong-a Esperanto-Asocio

 

(Venki Zhao Wenqi, ĝenerala sekretario de la Guangdong-a Esperanto-Asocio)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments