El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekvalidis la Interkonsento pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj tiu inter Ĉinio kaj Aŭstralio

| 2015-12-21
Bookmark and Share


La 20-an de decembro, post validiĝo de la Interkonsento pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko, 2 600 tunoj da likva sulfuro el la Korea Respubliko ĝuis preferan tarifon ĉe doganejo en Qingdao, Ĉinio. (Foto de Zhang Jingang)

 

    La 20-an de decembro ekvalidis la Interkonsentoj pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj inter Ĉinio kaj Aŭstralio.

 

    En tiu tago, rilataj flankoj de la interkonsentoj unuafoje malaltigis tarifojn kaj ekde la 1-a de januaro 2016 ili duafoje malaltigos tarifojn kaj plu reduktos doganojn. Post funkciado de la du interkonsentoj, dum la transira periodo estos nuligitaj doganoj de elektraj hejmaj aparatoj, purigaĵoj, manĝaĵoj importitaj el la Korea Respubliko, kaj ŝafaĵoj, bovaĵoj, laktaĵoj, vinoj kaj aliaj konsumaĵoj importitaj el Aŭstralio.

 

    Matene de la 20-a de decembro, 2 600 tunoj da likva sulfuro el la Korea Respubliko, ĝuis specialan tarifon ĉe la doganejo en Qingdao, Ĉinio, kiel la unua importita varo ĝuinta favoran doganon post validiĝo de la interkonsento inter Ĉinio kaj Korea Respubliko. Danke al la interkonsento la entrepreno pagis nul-doganon anstataŭ 20 mil juanoj antaŭe.

 

    La Interkonsentoj pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko kaj inter Ĉinio kaj Aŭstralio estas du el la plej grandsumaj kaj la plej altnivelaj en liberaj komercado kaj investado en la interkonsentoj pri libera komerco subskribitaj de Ĉinio kun aliaj landoj. Laŭ antaŭkalkulo de la Ĝenerala Administracio de Doganejoj al la duflanka komerco-sumo en la unua duono de 2015, en la unua jaro post funkciado de la du interkonsentoj ĉ. 26 miliardoj da usonaj dolaroj da komercaĵoj eksportotaj de Ĉinio al la Korea Respubliko kaj ĉ. 20 miliardoj da usonaj dolaroj da komercaĵoj de la Korea Respubliko al Ĉinio ĝuos favorajn doganojn; kaj ankaŭ 20 miliardoj da usonaj dolaroj da komercaĵoj eksportotaj de Ĉinio al Aŭstralio kaj 15 miliardoj da usonaj dolaroj da komercaĵoj de Aŭstralio al Ĉinio povas ĝui favorajn doganojn en respektivaj eksportadoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments