El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Vizito al Bhaktapur

| 2015-12-16
Bookmark and Share

Teksto kaj fotoj de Pradip Ghimire

 

    Pasis ok monatoj post la granda tertremo de Nepalo. Mi hieraŭ nokte sonĝis pri Bhaktaupr Darbar Square. Ne estas malfacile atingi tiun lokon de mia loĝejo, sed ekzistas onidiro "Oni kutime ne zorgas, kaj respektas proksiman pilgrimejon" -- same tiu onidiro funkcias: pasis ok monatoj post la tertremo, sed mi neniam atentis pri tiu placo. Subite mia sonĝo igis min viziti tiun lokon. Do mi vizitis ĝin tuj en la sekvanta tago.

 

    Bhaktapur Darbar Square estas unu el la mondheredaĵoj de UNESKO en Nepalo. Ĝi havis damaĝon por la tertremo ĉi-aprile kaj perdis ĝian belecon. Ĝi estas placo en la plej malgranda distrikto de Nepalo nome Bhaktapur. Tiu ĉi distrikto situas 13 km oriente de Kathmanduo. Bhaktapur Darbar Square estas plej ŝatata vidindaĵo en la Valo de Kathmanduo. Tiu ĉi placo estis severe damaĝita pro la tertremo en la jaro 1934, sed oni tre bone vivigis ĝin. En 25a de Aprilo, 2015, ĝi perdis multajn konstruaĵojn. Grava templo de Bhaktapur perdis ĝian tegmenton, kaj alia belega pagodstila templo ne plu staras kaj altiras la atenton de homoj -- ĝi tute detruiĝis. Feliĉe unu alta pagodstila templo staras kaj proksimigas homojn al ĝi.

 

    Estis mia unua vizito al tiu placo post la tertremo. Jen kelkaj fotoj, kiujn mi fotis dum mia promenado ĉirkaŭ la placo.

 

Redaktoro:Xie Ruifeng

Proksime de la Bhaktapur Darbar Square, UNICEF faris tendajn dometojn por la suferantoj trafitaj en la tertremo. Ilia situacio estas malbonaj, ĉar komenciĝis vintro en Nepalo. Ni povas vidi sur tiu ĉi foto, ke homoj sekigas siajn vestojn por pli varme tranokti.
1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments