El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La 1-a Deklama Konkurso okazis kadre de la Zamenhofa Festo en Pekino

| 2015-12-14
Bookmark and Share

    La 12-an de decembro en la kadro de la Zamenhofa Festo en Pekino okazis 1-a Deklama Konkurso de la Pekina Esperanto-Asocio. La festo ĉi-jare fariĝis pli ampleksa ol kutime. Antaŭtagmeze okazis la Forumo pri "La vojo kaj zono", pri kiu aperas alia raporto sur tiu ĉi retejo.

 

    Je la 1-a kaj duono posttagmeze komenciĝis la posttagmezaj programeroj. Unue parolis s-ro Nan Youli, prezidanto de la pekina asocio pri la laboroj faritaj dum la kuranta jaro. Due prelegis s-ro Zhu Mingyi, iama asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, pri diversaj temoj ligitaj al Esperanto, i.a. kiel oni skribu la veran plenan nomon de nia Majstro.

 


Komuna foto farita post la deklama konkurso (Foto: Zhang Yongle)

 

    Iom post la 2-a kaj duono komenciĝis la deklama konkurso. Prezidis la konkurson Zhang Dali (Fortego) kun la helpo de Zhang Yongle (Ĝojlo).

 

    Sian partoprenon en la konkurso anoncis sume 30 personoj, el kiuj 29 efektive konkuris. Tiu ĉi nombro de konkursantoj estis multe pli granda ol tiu antaŭvidita de la organizantoj, dank' al la partopreno de homoj eĉ el aliaj urboj de Ĉinio: speciale tiucele venis al Pekino 9 personoj el Taiyuan, Shanxi-provinco, kaj 6 personoj el Tianjin.

 

    En Taiyuan ekzistas la elementa lernejo Baiyangshujie, kie Esperanto estas oficiale instruata. La direktoro de la lernejo, Wei Yubin (Jado) estas esperantisto, kaj aŭdinte pri tiu ĉi konkurso tuj decidis ne nur alvoki la partoprenon al la instruistinoj, infanoj kaj eĉ gepatroj de sia lernejo, sed ankaŭ mem veni al Pekino por spekti la konkurson.

 

    Ankaŭ laŭ la generacia aspekto la konkurso estis sufiĉe diverseca: de lernantoj de elementa lernejo ĝis veteranoj kun granda aĝo. Nombre superregis la virinoj, kaj multaj el ili estis junaj.

 

    Tre variaj estis la laŭtlegitaj verkoj. Oni legis poemojn ne nur de Zamenhof, sed ankaŭ de Julio Baghy kaj Raymond Schwartz, fragmenton el novelo (Imenlago de Theodor Storm), fabelojn kaj rakontojn inkluzive de "Kafo sur muro", aperigita sur tiu ĉi retejo, multe klakita kaj vaste ŝatata.

 


Juana, kiu ricevis la unuan premion, deklamas la poemon "Pluvo" de Zamenhof (Foto: Zhang Yongle)
 
 

Zhang Yating (la unua de maldesktre) kaj Li Jingxia (meze). (Foto: Zhang Yongle)
 
    La unuan premion ricevis Shi Linjuan (Juana), magistriĝanta studentino en Pekino. La dua premio estis donita al Li Jingxia kaj Zhang Yating, instruistinoj de la elementa lernejo Baiyangshujie. La trian premion ricevis Guo Yushan kaj Wu Qifang (lernantinoj de la elementa lernejo Baiyangshujie), Liu Chao (instruistino de la elementa lernejo Yongtai en Pekino), Xue Hongya (esperantistino en Tianjin). Krome estis donita speciala premio al ĉiuj kvin partoprenintaj infanoj.

 


Guo Yushan
 

Wu Qifang

 

Liu Chao
 

Xue Hongya

 
    La ĵurion konsistigis kvin renomaj esperantistoj: Liu Junfang, emerita parolisto de la Ĉina Radio Internacia; Li Weilun, emerita profesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato; Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio; Zhao Jianping, ĉefparolisto de la Ĉina Radio Internacia, kaj USUI Hiroyuki, redaktoro de El Popola Ĉinio kaj membro de la Akademio de Esperanto.

 

    Aŭskultante ĉiun unuopan deklamadon, la ĵurianoj donis poentojn laŭ kvin kriterioj: prononcado, laŭteco de la voĉo, esprimado de la emocioj, kompreno de la teksto kaj ĝenerala impreso. Oni sumigis la poentojn de ĉiuj ĵurianoj por kompari per tiuj sumoj la takson pri la konkursantoj.

 


La membroj de la ĵurio: de maldekstre, USUI Hiroyuki, Li Weilun, Wang Minhao, Liu Junfang kaj Zhao Jianping. (Foto: Zhang Yongle)
 
    Ĉiuj kune fotiĝis, kiam la konkurso finiĝis proksimume je la 5-a horo posttagmeze, kaj reiris hejmen kun kontento en la koro.
 
    Kiel la nomo de la konkurso sugestas, la Pekina Espernato-Asocio intencas ripeti tiun ĉi aranĝon venontjare kaj espereble eĉ fari ĝin parto de tradicio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments