El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiulo de UN: Ĉinio faris gravan kontribuon al manĝaĵa sekureco de evoluantaj landoj per sud-suda kunlaboro

| 2015-12-08
Bookmark and Share

 

    La 7an de decembro en Wuhan, Ĉinio, Jong-Jin Kim, sekciestro pri sud-suda kunlaboro kaj kolektado de resursoj sub la teknik-kunlabora departamento de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo de UN (NAO), diris kiel reprezentanto de NAO, ke Ĉinio faris gravan kontribuon al manĝaĵa sekureco de evoluantaj landoj per sud-suda kunlaboro, kaj li esperas, ke Ĉinio ludos eĉ pli gravan rolon en sud-suda kunlaboro.

 

    Kim tion diris en la inaŭguro de seminario pri daŭripova kaj noviga disvolvado de sud-suda kunlaboro inter Ĉinio kaj NAO kaj staĝo pri ĉinaj politikoj de agrikultura disvolvado kaj sud-suda kunlaboro.

 

    Kim diris, ke Ĉinio havas grandan loĝantaron kaj estas agrikultura lando, kaj por ĝi agrikultura disvolvado kaj manĝaĵa sekureco ĉiam estas defio. Ĉinio bone respondas la defion per disvolvado kaj novigo de agrikultura tekniko, kaj liveras valorajn spertojn kaj solvon al evoluantaj landoj en la batalo kontraŭ malsato kaj malriĉeco kaj al daŭripova disvolvado de agrikulturaj resursoj.

 

    Ĉinio estas aktiva partoprenanto, subtenanto kaj akcelanto de la programo pri sud-suda kunlaboro. Laŭ donitaĵoj, ĝis la fino de junio 2015, per la programo Ĉinio sendis 1 023 fakulojn kaj teknikistojn al 25 landoj kaj regionoj en Afriko, Azio, Sud-Pacifiko, Latin-Ameriko kaj la karibia regiono, kiuj okupis 56% de la totala nombro de senditoj por la programo.

 

    Kim diris, ke tiuj fakuloj kaj teknikistoj alportis pli ol 400 agrikulturajn teknikojn, inkluzive de tiuj de irigacio, hortikulturo, bredado, agrikulturo, terkultivado, arbarkulturo, manĝaĵa prilaborado, terproduktaĵa komerco kaj fabrikado de agrikulturaj maŝinoj, kaj faris grandan kontribuon por plialtigi la nivelon de agrikultura produktado en evoluantaj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments