El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiom da klimata ŝuldo devas pagi evoluintaj landoj?

| 2015-12-07
Bookmark and Share

 
    Ekde la Industria Revolucio la totala kvanto de forcej-gasa emisiado de evoluintaj landoj okupas 70% de la tutmonda. La statistikaĵoj el la Monda Resursa Instituto montras, ke de 1850 ĝis 2011 la kvanto de emisiado de Usono okupis 27% de la tutmonda, kaj tiu de EU 25%.
 

    Ju pli da klimata ŝuldo, des pli da sindevigo rilate al ellas-reduktado. La raporto montras, ke la emisi-reduktado promesita de evoluintaj landoj reprezentas nur 30% de la tutmonda, la agadcelo de Usono kaj tiu de EU egalas al la kvinono de ilia deviga kvoto, kaj tiu de Japanio egalas nur dekonon.

 

    Evoluintaj landoj ne volas pagi la ŝuldon, kiu estis amasigita dum pli ol 200 jaroj kaj ankoraŭ kreskas. Laŭ la retejo de la klimata konferenco de Parizo, la pokapa kvanto de emisiado de evoluintaj landoj en 2010 estis trioble pli granda ol tiu de evoluantaj landoj. Lastatempe la brita kompanio Thomson-Reuters raportis, ke 3/4 da unuaj 20 el la tutmonde plej potencaj 500 kompanioj, kiuj emisias plej multe en 2013, venis de evoluintaj landoj.

 

    Laŭ la interkonsentoj de la klimataj konferencoj en Kopenhago kaj Kankuno, evoluintaj landoj devas liveri 30 miliardojn da usonaj dolaroj por rapide startiga fonduso inter 2010 kaj 2012, kaj devas efektivigi ekde 2020 la devontigon liveri ĉiujare 100 miliardojn da usonaj dolaroj al evoluantaj landoj por traktado de klimata ŝanĝo. Iuj evoluintaj landoj proklamis, ke ili "preskaŭ efektivigis" la devontigon antaŭ 2012. Fakte ili nur "repakis" la sumon, kiu origine devus esti disvolva monhelpo al evoluantaj landoj, kaj liveris la sumon al evoluantaj landoj por ilia traktado de klimata ŝanĝo.

 

    Rilate la jaran sumon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, la raporto publikigita de la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado menciis en oktobro, ke la sumo kalkuliĝis al 62 miliardoj da usonaj dolaroj en 2014. Krome estas neniu detala agendo por efektivigo de devontigo de evoluintaj landoj pri monhelpo, kaj la promeso de iuj landoj pri injekto de mono en la Verdan Klimat-Fonduson restas vana.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments