El Popola Ĉinio>头条新闻>

Dekmiloj da papilioj Danaidae travintras en Hongkongo

| 2015-12-04
Bookmark and Share

 

    La papilio Danaidae havas kutimon travintri en varmetaj lokoj. En la lastaj jaroj reduktiĝis la nombro de la papilioj Danaidae travintrantaj en Hongkongo. Tamen la organizo Verda Forto trovis novan travintrejon, kaj vidis 2 500 papiliojn tie. La tuta grupo eble konsistis el pli ol dekmiloj da papilioj.

 

    La 28an de novembro He Weiguang, esploranto el la organizo, trovis kolonion de papilioj en Suda Lantau. Estis eble 2 500 papilioj, kaj 90% el ili estis la papilioj Euploea midamus, ofte vidataj vintre en Hongkongo. La ejo por travintrado situas en kampara parko kun mil-kvadrat-metra arbaro.

 

    Post tri tagoj la organizo trovis, ke la nombro de papilioj reduktiĝis almenaŭ al 2 000. Ili opiniis, ke eble la papilioj flugis al alia ejo por travintrado. La papilioj ofte elektas lokojn maldense loĝatajn de homoj, kaj sur Lantau-insulo ili havas pli ol dek travintrejojn.

 

    Laŭ enketo dekoj da papilioj travintris ĉe Siu Lang Shui en 2009 kaj 5 469 en 2012. La nombro falis al 230 en 2013 kaj al 41 en 2014. La donitaĵoj multe variis.

 

    Shan Jiahua, supera direktoro pri media afero de la organizo, klarigis, ke klimata ŝanĝo en norda Ĉinio kaj centra Ĉinio aŭ defektiĝo de haltejoj survoje al Hongkongo influas la nombron de la papilioj al Hongkongo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments