El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Interkonsento pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko eble ekvalidos ĉi-jare

| 2015-12-02
Bookmark and Share

 

    La 30-an de novembro la Ministerio de Komerco de Ĉinio konfirmis la informon, ke posttagmeze de la sama tago la parlamento de la Korea Respubliko voĉdone aprobis la Interkonsenton pri Libera Komerco inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko. Ekde ĝia validiĝo estos nuligitaj doganoj de pli ol 90% de ambaŭflankaj produktaĵoj post la transira periodo. Ĝi estas interkonsento subskribita de Ĉinio kun alia lando pri libera komerco plej grandsuma kaj en kampoj plej vastaj.

 

    La interkonsento estis subskribita en Seulo la 1-an de junio. Laŭ rilata procezo, ĝi ekvalidos post aprobo de la du landoj kaj reciprokaj interŝanĝoj de oficialaj dokumentoj. La aprobo de la korea parlamento al la interkonsento signifas, ke la Korea Respubliko plenumis ĝian aproban procezon.

 

    La interkonsento, kun 22 ĉapitroj, koncernas 17 kampojn kiaj komerco pri varoj kaj servoj, investado, rilataj reguloj kaj aliaj.

 

    Dum la venontaj 20 jaroj Ĉinio nuligos tarifojn de 91% de la produktaĵoj importitaj el la Korea Respubliko, entute 85% de la importa sumo, dume la Korea Respubliko nuligos tarifojn pri 92% de la produktaĵoj el Ĉinio, entute 91% de la importa sumo. Tio signifas, ke estos nuligitaj doganoj de pli ol 90% de la duflankaj produktaĵoj post la transira periodo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments