El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio pri eŭropaj scienco kaj tekniko en la ĉina kortego inaŭgurita en Shandong, Ĉinio

| 2015-12-02
Bookmark and Share


Barometro en la formo de vaporŝipo
 
    Ŝajne malmultaj homoj vidis astronomiajn aparatojn, matematikajn ilojn, mezurilojn kaj uzaĵojn por la ĉiutaga vivo uzatajn en la kortego de la dinastio Qing (1644-1911). La 1-an de decembro inaŭguriĝis la ekspozicio "Eŭropaj scienco kaj tekniko en la okuloj de ĉinaj imperiestroj" en la muzeo de Shandong-provinco. Estas la unua fojo ke eŭropaj antikvaĵoj konservataj en la Imperiestra Palaco estas prezentitaj sur la ĉeftero de Ĉinio. 
 
    Sume 110 scienc-teknikaj instrumentoj kaj uzaĵoj estas eksponataj. La eksponaĵoj inkludas astronomiajn aparatojn, matematikajn ilojn, mezurilojn, medicinajn ekipaĵojn, armilojn, uzaĵojn por la ĉiutaga vivo, horloĝojn, kaj pentraĵojn kaj librojn pri siatempaj scienco kaj tekniko. Ili igas la spektantojn de pli proksime tuŝi la delikatecon kaj apartecon de la eŭropaj antikvaĵoj kaj vidi la scienc-teknikan nivelon de la tiama kortego.
1  2  3  4  5  6  7  8  9  10  11  12  13  14  15  16  17  18  19  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments