El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kristnaska parado en Holivudo, Usono, kun ĉinaj elementoj

| 2015-12-01
Bookmark and Share

    La 29-an de novembro okazis la 84-a kristnaska parado sur avenuoj de Holivudo, Los-Anĝeleso, Usono. Preskaŭ cent paradveturiloj kaj trupoj de prezentantoj trairis la pordojn de la Ĉina Teatro TCL kaj la Teatro Dolby. Al la evento estis allogitaj miloj da usonanoj kaj vizitantoj el diversaj landoj .

 

 

    Ĉinaj studentinoj dancas en kostumoj de nacimalplimultoj. Ili estas membroj de la artgrupo de la Guangxi-a Universitato de Financo kaj Ekonomio. Guangxi estas unu el la 5 plej grandaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kie kolektive loĝas nacimalplimultoj. Guangxi situas en sudokcidenta Ĉinio, kaj en ĝi vivas ĝŭang-oj, han-oj, jaŭ-oj, mjaŭ-oj, dong-oj kaj aliaj nacianoj. La loko estas riĉa je kulturoj de tiuj nacioj.

 

 

    Mirinda prezentado de ĉinaj gestudentoj

 

 

    Parado kun danco de ĉina nacimalplimulto en Holivudo

 

 

    Infanoj veturas en modelaj aviadiloj partoprenante en la parado.

 

 

    Paradveturilo de Kung Fu Panda

 

 

    Usonaj muzikistoj kantas por festi la Kristnaskon.

 

 

    La parado komenciĝis en 1928, kaj nun ĝi jam fariĝis trajto de Los-Anĝeleso antaŭ la Kristnasko.

 

 

    Eĉ la frosto je malpli ol 10 celsiaj gradoj ne povas malhelpi homojn entuziasme spekti la paradon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments