El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉu Parizo estas preta por la klimata konferenco?

| 2015-11-27
Bookmark and Share


Ĝendarmo ĉe la enirejo de la konferencejo en la 25a de novembro

 

    La Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo, kun ĉeesto de pli ol 100 ŝtatgvidantoj kaj reprezentantoj de ĉ. 200 landoj havos gravan signifon por la plua disvolvado de la homaro kaj provos la internacian komunumon.

 

    Hollande: laŭplane okazos la klimata konferenco

 

    La 25an de novembro la franca prezidento François Hollande diris, ke la plej bona reago al la teroristaj ataktoj en Parizo estas laŭplane okazigi la klimatan konferencon en Parizo. La franca ĵurnalo Le Figaro opinias, ke laŭplana okazigo de la klimata konferenco atestas la firman decidon de Francio kontraŭbatali terorismon kaj la subtenon de la internacia komunumo al Francio.

 

    Prelego de la ĉina prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio

 

    La ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la konferencon, kaj tio reflektos la gravecon atribuitan de Ĉinio, kaj ankaŭ ĝian subtenon al la gastiganto-lando. En la komenco de novembro la franca prezidento Hollande vizitis Ĉinion. Li diris, ke la subteno de Ĉinio al la konferenco estas "tre grava". En ĝia inaŭguro Xi faros paroladon, eksplikante la opiniojn kaj rekomendojn de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝo, kaj manifestante kontribuon de Ĉinio por atingi la interkonsenton en la konferenco. Paralele al la konferenco, Xi renkontiĝos respektive kun la usona prezidento Barack Obama kaj la franca prezidento François Hollande.

 

    Ĉirkaŭ 40 mil ĉeestantoj al la konferenco

 

    La konferenco okazos en Bourget, norda antaŭurbo de Parizo, inter la 30a de novembro kaj la 11a de decembro. En la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo devos esti atingita interkonsento pri regado de tutmonda varmiĝo, kiu nepre devos esti aplikebla por ĉiuj partioj kun leĝa efiko. Pli ol 140 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj, inkluzive de la ĉina prezidanto Xi, la usona prezidento Obama kaj la barata ĉefministro Narendra Modi, estos en la konferenco. Krome, reprezentantoj el firmaoj, sociaj organizoj, neregistaraj organizoj kaj interes-grupoj el diversaj landoj kaj amaskomunikiloj ĉeestos la konferencon. La totala nombro de la ĉeestantoj atingos 40 milojn laŭ prognozo.

 

    120 mil policanoj por la konferenco

 

    Por certigi la sekurecon de la konferenco, la franca registaro nuligos koncerton, manifestacion kaj aliajn amasajn kunvenojn. Francaj amaskomunikiloj raportis, ke la franca ministro pri internaj aferoj Bernard Cazeneuve deklaris en la 25a de novembro, ke Francio plu sendos policajn fortojn al landlimaj trairejoj kaj konferencejo. Li diris, ke 120 mil policanoj, ĝendarmoj kaj soldatoj zorgos pri la sekureco de la tuta lando, inter ili 8 mil respondecos pri landlima kontrolado kaj aliaj 2 800 sekurgardistoj, kiuj estos aldonitaj ĉirkaŭ la konferencejo. Dum la inaŭguro de la konferenco, la ĉefaj aŭtovojoj ĉirkaŭ Parizo estos portempe fermitaj, kaj ĉiuj publikaj busoj estos senpagaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments